Făgăraș

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Fogaras)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Rumanio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la artikolon Fogaras (historia departemento).

Făgăraș [fəgəraŝ] (hungare: Fogaras, germane: Fogarasch) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Olt okcidente de Braŝovo. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Galați.

Făgăraș
municipo de Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo505200
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro26 284  (2021) [+]
Loĝdenso722 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 24° 58′ O (mapo)45.84222222222224.971388888889 [+]
Areo36,41 km² (3 641 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Făgăraș (Rumanio)
Făgăraș (Rumanio)
DEC
Situo de Făgăraș

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Făgăraș [+]
vdr
Fortikaĵo de Făgăraș

Loĝantoj

En 1910 ĝi havis 6 579 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 44 931 (95 % rumanoj). En 2009 vivas proksimume 1000–1200 hungaroj en la urbo, sed ne funkcias lernejo en hungara lingvo.

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas en 1291. Inter 1662 kaj 1690 ĝi estis la ĉefurbo de Transilvanio. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras). Inter 1892 kaj 1910 la deputito de la urbo en la parlamento de Hungario estis la verkisto Kálmán Mikszáth, je kies interveno konstruiĝis la gimnazio, en kiu inter 1908 kaj 1911 instruis la poeto Mihály Babits. Antaŭ la reformita preĝejo estas entombigita Kata Bethlen, grafino, verkistino.

Fonto

Renomaj personoj

Fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj