Francigo kaj IOF

La francigo indikas la etendon de la franca lingvo per ĝia adopto kiel gepatra lingvo aŭ ne, adopto povante esti subigita aŭ libervole de la koncernaj loĝantaroj, Sub francigo oni komprenu la procezon de lingva kaj kultura asimilado, dum kiu origine ne-francparolantoj aŭ originala ne-franclingvaj regionoj transiras al la uzo de la franca. La termino estas uzata en lingvistiko, historio, sociologio.,.[1][2][3][4]

IOF estas la Internacia Organizaĵo de Franclingvio (OIF) kiu defendas kaj akcelas la pozicion de la franca lingvo en la mondo.

IOF kaj franclingvanoj en la mondo

La nombro de franclingvanoj (en la senco de « sciante legi kaj skribi la francan » sed ekskludante tiujn sciante nur la dialekton, ĉar tiuj statistikoj estas malfacile obteneblaj) en la mondo ne ĉesas pliiĝi, pasante de 106 millions milionoj en 1985 al 173,2 173,2 millions en 1997, 183 milionoj en 2005, 200 milionoj en 2007 , 220 milionoj en 2010 (+10 % koncerne al 2007) kaj 274 106 millions en 2014 (+25 % koncerne al 2010),.[5] [6] [7][8] La Internacia Organizaĵo de Franclingvio (OIF)[9] antaŭvidas fortegan kreskon de la nombro de franclingvanoj en Afriko kun la altigo de la eduknivelo : ilia nombro devus atingi 400 milionojn en 2025 poste 715 milionoj en 2050, poste atingus 1 miliardon en 2060 tio estas esti multobligita de 5, dum la monda loĝantaro multobligus sin nur per 1,5 sur la sama periodo,[10][11][12] Laŭ tiuj projekcioj, la franclingva loĝantaro devus sekve pasi de 3 % en 2000 al pli ol 8 % de la monda loĝantaro en 2050 kaj naŭ franclingvanoj sur dek inter 15 kaj 29 jaraĝaj estus afrikanoj.[12]

Ekde ĝia kreado, pli kaj pli da registaroj aliĝas al la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (OIF) : de 21 registaroj en la jaro de ĝia kreado en 1970, ĝi jam kalkulas 77 registarojn en 2013 (57 membroj kaj 20 observantoj), la lastaj aliĝintaj en 2012 estante Kataro (membro) kaj Urugvajo (observanto), kio faras ĝin la plej grandan lingvan organizon en la mondo.[13][14]

La franca estas ankaŭ la fremda lingvo la plej lernata post la angla,.[15][16] La personoj lernante la francan estus ankaŭ en forta kresko, apud 30 % inter 1994 kaj 2004 ĉiuj kontinentoj kunaj, Afriko estante pinte kun kresko de 60,37 % de 1994 al 2002, pasante de 32 808 681 lernantoj de la franca en 1994 al 52 617 368 en 2002 kaj de 62 % de 1994 al 2004, sekvata de Azio kun kresko de 48,8 % de 1994 al 2004.[17][18][19]

En 2013, la 77 ŝtatoj kaj registaroj de la OIF kalkkulantaj 990 milionojn da loĝantoj, estas 14 % de la monda loĝantaro.En 2015 la OIF kolektas 80 ŝtatojn kaj registarojn.[20]

Ekde 2015, la franclingva spaco, ĉiu kiel la spaco arablingva, devus superi en loĝantaro la hispanlingvan spacon, fariĝante tiel la 3an en la mondo post la anglalingvaj spacoj kaj ĉinlingvan spacon.

Laŭ studo mendita en 2014 per la banko Natixis, «La franca estos la plej parolata lingvo en la mondo en 2050, detronigante la anglan poste la hispanan kaj fine la mandarenan en 2050». Tamen tiuj ciferoj devas esti nuancataj : Natixis efektive konsideris kiel franclingvanoj ĉiuj loĝantoj de la landoj kie la franca estas oficiala lingvo, «tio kio probable ne estos la kazo», precizigas Forbes Revuo[21],,,,,.[22][23][24][25][26]

Afriko

Sur 53 landoj, Afriko kalkulas 32 franclingvajn landojn, ĉu pli ol la duono; kaj la franca estas la plej parolata lingvo en Afriko.[27][28] La franclingva areo de Afriko estas du fojojn pli vasta ol tiu de Usono.[28]

La franca fariĝis la plej parolita lingvo de Afriko post la araba kaj la swahila kaj antaŭ la angla.[29][30]

Afrikaj landoj ne franclingvaj antaŭ nelonge aliĝintaj al la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (OIF) survoje al francigo:

La franca ludas nuntempe gravan rolon en Afriko, servante pli kaj pli kiel interlingvo inkluzive de gepatra lingvo (en Gabono, Eburbordo, Kongo, Kamerunio kaj Benino ĉefe) en granda nombro de landoj, kaj ĝia uzo intensiĝas. Sekve estis kreita, en 2001, La Afrika Akademio de la Lingvoj kun la celo administri tiun lingvan heredaĵon.[31]

Francigo

En malsamaj historiaj-geografiaj, sociologiaj kaj/aŭ politikaj situacioj okazis aŭ okazas la fenomeno ke ne-francparolantoj alprenas la francan kiel la ĉefe uzata lingvo, la lingvo de lia ĉiutaga vivo.

Tio povas esti la rezulto de libervola kaj individua procezo, kiam iu volas integri en franclingva lando,

Ĝi povas ankaŭ esti la rezulto de centraliziga kaj aŭtoritata politiko kiu en antaŭaj jarcentoj altrudis la francan al ne-franclingvaj komunumoj en la periferio de la franca ŝtato, nome la eŭskojn, bretonojn, korsikanojn, katalanojn, alzacianojn kaj flandrojn. Pro tio iuj akuzas la francan registaron de lingvismo.

Belgio

Historia francigo de Bruselo

La lingvaj censoj montris samtempan transiron de la nederlandlingva unulingvismo al parta dulingvismo, kaj de la dulingvismo al la franca unulingvismo aliflanke.

Dum la 19a jc kaj poste, Bruselo transformiĝs de urbo preskaŭ plene flandra, nederlandlingva urbo al dulingva urbo, inkluzive multlingva, kun la franca kiel domina lingvo kaj lingua franca.[32] Kvankam historie Bruselo estis urbo en kiu la loĝantoj parolis la brabantan,[33] - fakte flandra dialekto - la brusela lingva situacio ŝanĝis radikale dum la du lastaj jarcentoj. Apud la franca kaj valona enmigrado, la progreso de la franca sin klarigas antaŭ ĉio per la lingva konvertiĝo de la nederlandlingva loĝantaro dum la sekvaj generacioj.[34][35][36] La kialo estis ke la lingvo de la flandra loĝantaro mankis prestiĝon kiel lingvo de kulturo en la sino de la belga socio, plifortigita de la fakto ke la franca pli allogis en epoko ke tiu lingvo estis la lingvo de alta kulturo kaj de la internaciaj interŝanĝoj,.[37][38][39]

Francio

Historia francigo de Francio

Komence de la 19a jarcento, la ministerio de la nacia edukado trovis ke la francigo estis tro malrapida, la aŭtoritatoj decidis sekve nomi instruistojn de alia regiono, nekapablaj paroli la surlokan dialekton kaj do trude uzigi la francan.

Alia grava dato por la francigo de Francio estas la leĝo 94-665 de la 4a de aŭgusto 1994 aŭ « Leĝo Toubon », kiu estas la unua leĝo en Francio (samkiel la « leĝo 101 » en Kebekio), kiu klare altrudis la francan kiel sola lingvo de la franca Respubliko.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Notoj

Referencoj