Mozambiko

lando en sudorienta Afriko, bordanta Hindan Maron

Mozambiko (portugale Moçambique) estas granda lando ĉe orienta bordo de Afriko.

Mozambiko
Mozambiko
República de Moçambique

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno: Patrio Amata
respublikosuverena ŝtatolando • preteroceana provinco de Portugalio • portugala kolonia imperio
Bazaj informoj
ĈefurboMaputo
Oficiala(j) lingvo(j)portugala lingvo
Loĝantaro29 668 834 (2017)
HorzonoUTC+02:00
Interreta domajno.mz
LandokodoMOZ
Telefona kodo+258
Plej alta punktoMonte Binga
Plej malalta punktoMozambika kanalo
Politiko
ŜtatestroFilipe Nyusi
ĈefministroCarlos Agostinho do Rosário
Ekonomio
Valutomozambika metikalo
vdr
Tradicia fiŝkaptista boato ĉe la bordo de Madagaskaro

Datenoj

  • Landkodo: MZ.
  • E-nomo: Mozambika Popola Respubliko.
  • Nacia nomo: República Popular de Moçambique.
  • Areo: 799 380 km² (35-a laŭ grandeco en la mondo).
  • Politika sistemo: prezidenta respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Filipe Nyusi.
  • Ĉefurbo: Maputo (1,2 mln). Gravaj havenurboj estas Matola kaj Beira.
  • Loĝantaro: 32,163 milionoj (pritakso de 2021), inter ili 47 % makua, 24 % conga.
  • Ŝtatlingvo: portugala lingvo.
  • Kredantoj: kristanoj - 62 %, islamanoj - 19 %, animistoj - 4 %.
  • Eksporto: naftoproduktoj, kotono, nuksoj, kopro, fruktoj, fiŝoj.
  • Pokapa GNP: 80 $.
  • Monunuo: metikalo (metical).

Historio

Portugala MozambikoPortugala Orienta Afriko (oficiale Ŝtato de Orienta Afriko[1] ĉe ties formado, kaj Transmara Provinco Mozambiko poste) estis strio de portugalaj transmaraj kolonioj kaj poste portugala transmara provinco laŭlonge de la sudorienta afrika marbordo, kiu nune formas la respublikon Mozambiko. Portugalaj komercaj setlejoj kaj, poste, kolonioj estis formita laŭlonge de la marbordo el 1498, kiam Vasco da Gama unuafoje atingis la mozambikan marbordon. Lourenço Marques esploris la areon kiu estas nune Golfo Maputo en 1544. Li setlis konstante en la teritorio de la nuna Mozambiko, kie li pasis plej el sia vivo, kaj lia laboro estis sekvita de aliaj portugalaj esploristoj, maristoj kaj komercistoj. Kelkaj el tiuj kolonioj estis regataj fine de la 19a jarcento de kolektivaj entreprenoj kiaj la Kompanio de Mozambiko kaj la Kompanio de Niaso.

La sendependeco de Mozambiko disde Portugalio okazis post sangelverŝa kolonia milito en kiu venkis la naciismaj fortoj de la FRELIMO. Post tio startis nova sangelverŝa milito, tiam enlanda milito inter la registaro de FRELIMO kaj la kontraŭ-frelimaj fortoj. Grandan parton de la moderna historio de Mozambiko okupis tiu severa kaj tre daŭra interna milito, kiu finiĝis nur en oktobro 1992 per Ĝeneralaj Pacaj Interkonsentoj de Romo. Postmilita lando estis unu el la plej malriĉaj en la mondo, kie milionoj de loĝantoj estis rifuĝintoj. Laŭ kelkaj pritaksoj preskaŭ 2 mln. rifuĝintoj revenis al Mozambiko de 1992 ĝis 1995, ĉirkaŭ 4 mln. aliaj revenis al siaj hejmoj el aliaj regionoj de la granda lando.

Ekde 1992 Mozambiko konstruas multpartian demokratian ŝtaton kun libera merkato. Multaj fabrikoj kaj aliaj produktejoj estis privatigitaj. La penoj de registaro havis sian efikon: oni rimarkas signifan ekonomian kreskon de la lando. Al resaniĝo de mozambika ekonomio helpis ankaŭ depreno de grandegaj ŝuldoj al Klubo de Parizo kaj Usono.

Joaquim Alberto Chissano estis la dua Prezidento de Mozambiko, kiu funkciis el 1986 al 2005. Li estas konsiderata kiel aŭtoro de la transformado de militdetruita lando Mozambiko en unu el la plej sukcesaj afrikaj demokratioj.[2]

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Mozambiko.
Panorama vido de Maputo, ĉefurbo de Mozambiko.

Mozambiko estas dividita en dek provincoj plus la ĉefurbo, kiu ĝuas provincan statuson. La provincoj estas dividitaj en 129 distriktoj, kaj tiuj ĉi en 405 "Postos Administrativos" (Administraj Lokoj) kaj en Localidades (Vilaĝoj).

  1. Cabo Delgado
  2. Gazo
  3. Inhambane
  4. Manica
  5. Maputo (urbo)
  6. Maputo
  7. Nampula
  8. Niassa
  9. Sofala
  10. Tete
  11. Zambezia
Mapo de provincoj de Mozambiko

Vidu ankaŭ

Ekonomio

La inflacio estas de 7,9 % kaj nedungado 21 %. La MEP pokapa estas nur 320 usonaj dolaroj aŭ 204 eŭroj, tio estas malriĉeco.

Tamen, dek sep jarojn post la longa kaj ruiniga interna milito (1975 – 1992) Mozambiko estas konsiderata kiel ekzemplo de sukcesa rekonstruo. La lando devas alfronti la mankojn de sia ekonomio, konceptita de la portugala koloniado, por kontentigi unue la bezonojn de la najbaraj landoj, aparte Sudafrikon. La alveno de novaj partneroj (Aŭstralio, Brazilo, Barato, ktp.) povus ŝanĝi la donitaĵojn en la ŝlosilaj sektoroj de energio, infrastrukturoj kaj minejoj.[3]

Edukado

Dum kolonia tempo edukado ne estis atingebla por plejparto de nigrulaj mozambikanoj, tiam 93% de loĝantaro estis analfabetaj. Fakte plejparto de hodiaŭaj mozambikaj politikistoj ricevis kleron en paroĥaj lernejoj ĉe diversaj eklezioj.

Post la sendependiĝo atingebla edukado iĝis prioritato de mozambikaj registaroj. Tiel oni sukcesis malgrandigi parton de analfabetuloj ĝis triono. Bedaŭrinde, lastatempe konstruado de mezlernejoj kaj trejnado de instruistoj ne sekvis kreskon de loĝantaro, pro kio kvalito de edukado falas.

Universitato Eduardo Mondlane (portugale Universidade Eduardo Mondlane) estas la plej malnova kaj kaj la plej granda universitato en Mozambiko. Situas en Maputo. Estas ĉirkaŭ 8000 studentoj. Estas fondita en 1962 en Lourenço Marques, ĉefurbo de Portugala Mozambiko sub la nomo Ĝeneralaj universitataj kursoj de Mozambiko (portugale Estudos Gerais Universitários de Moçambique). En 1968 estis alinomita al Universitato de Lourenço Marques. Post sendependiĝo de Mozambiko ĝia ĉefurbo estis alinomita al Maputo, kaj la universitato ricevis la nomon de Eduardo Mondlane omaĝe al la estro de FRELIMO.

Ekstera politiko

Mozambiko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Mozambiko, antaŭa kolonio de Portugalio, neniam estis en la brita imperio sed estas membro de la Komunumo de Nacioj. Ĝi ankaŭ estas membro de la Komunumo de portugallingvaj landoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj