Gabriele D'Annunzio

Gabriele D'ANNUNZIO (naskita la 12-an de marto 1863 en Pescara, mortinta la 1-an de marto 1938 en Gardone Riviera), princo de Montenevoso, estis itala verkisto. Li apartenis al la plej gravaj kaj samtempe plej pridiskutitaj reprezentantoj de la dekadenca poezio de la itala literaturo.

Gabriele D'Annunzio
Persona informo
Gabriele D’Annunzio
Naskiĝo12-an de marto 1863 (1863-03-12)
en Peskaro,  Reĝlando Italio
Morto1-an de marto 1938 (1938-03-01) (74-jaraĝa)
en Gardone Riviera,  Italio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis percerba sangado vd
TomboVittoriale degli italiani vd
Religioateismo vd
Lingvojitala vd
ŜtatanecoReĝlando Italio vd
Alma materUniversitato de Romo "La Sapienza" • Convitto Nazionale Cicognini vd
Partiohistoria dekstro • Historical Far Left • Italian Nationalist Association vd
Subskribo Gabriele D'Annunzio
Familio
Edz(in)oMaria Hardouin vd
AmkunuloEleonora Duse • Alessandra Carlotti di Rudinì • Margherita Besozzi di Castelbarco • Maria Gravina Cruyllas vd
InfanojMario D'Annunzio • Gabriellino D'Annunzio • Ugo Veniero D'Annunzio • Renata D'Annunzio • Gabriele Cruillas vd
Profesio
Okupodramaturgopolitikistomilitisto • poeto • ĵurnalistoverkisto • eseisto • scenaristopiloto • libretisto vd
Aktiva enRijeko vd
Aktiva dum1915–1938 vd
Verkado
VerkojIl Piacere ❦
Le vergini delle rocce ❦
Francesca da Rimini ❦
The Intruder ❦
The Dream of a Spring Morning vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Gabriele D'Annunzio

Biografio

Li studis en Florenco kaj ĉe la universitato de Romo. Kiel 16-jaraĝulo li publikigis sian unuan lirikaĵaron Primo vere presotan je propra kosto. Ĝi tre imitis la poezion de Giosue Carducci. En 1881 li setlis en Romo, kie li deĵoris ĵurnaliste por la gazeto Tribuna ĝis la 1889 gajnante aliron al la nobela socio. Unu jaron poste li famiĝis per la poema kolekto Canto nuovo (1882). Tiuj poemoj laŭdas la ĝojojn de la vivo kaj provas apliki novan, elitan lingvostilon

En 1883 D'Annunzio edziĝis al la grafino Maria Hardouin di Gallese. Poste li ekokupiĝis pri la romano-ĝenro. La verko Trionfo della morte (1894) estas plena de bunta priskribo de vivo en la regiono Abruco. Post 1898 lia entuziasmo koncernas la teatron. Grandan influon sur liajn verkojn havis la amrilato kun la itala aktorino Eleonora Duse (5 jarojn, ĝis 1902) kun kiu D'Annunzio faris planojn krei koncepton por itala nacia teatro. Al ŝi li dediĉis plurajn verkojn, i.a. la tragediojn La Gioconda (1898) kaj Francesca da Rimini (1901) pri la malfeliĉaj amoj de Francesca da Rimini. La romano Il fuoco (1900) estas senindulge malferma raporto pri tiu ĉi rilato. La malkomedio La figlia di Jorio (1904), konsiderite lia plej poezieca kaj pasia dramo, respegulas elementojn de kamparana vivo de la abrucanoj.

Politikista kariero (i.a.)

En 1897 li iĝis parlamenta deputito de la konservativuloj - por voĉdoni tamen por la ekstremismaj maldekstruloj jam en 1900. Inter 1909-12 li laboris kun la komponisto Ildebrando Pizzetti por la opero Fedra. Jam en 1910 li ekziliĝis Franclandon pro siaj monŝuldoj, por savi sin de siaj kreditoroj. Dumtempe li skribis plurajn verkojn en la franca lingvo, kies plej fama estis Le martyre de St. Sébastien (1911), lirika-drama teksto kiun muzikigis Claude Debussy. Politike li furoris post la Unua mondmilito kiun li partoprenis kiel armepiloto. Kontraŭ la armisticaj kondiĉoj li igis en septembro de 1919 liberajn batalantojn kaj parton de la regula armeo okupacii la urbon Rijeka de italoj nomita Fiume (samsignife) en la sendependa urboŝtato nomita Reggenza Italiana del Carnaro. Premite fare de la itala registaro forlasi la urbon en novembro 1920 li prenis por si konfiskiktan vilaon ĉe la Garda-Lago, proksime de la vilaĝo Gardone Riviera kien li retiriĝis.

La sekvajn jarojn li simpatiis kun la faŝismo kaj Benito Mussolini, kiun li unue traktis kiel rivalon. En 1922 D'Annunzio vane petis de la reĝo komisiiĝi formi registaron. Atestas tion la en 1971 eldonita leteraro Carteggio D’Annunzio – Mussolini (1919-1938). En 1924 li nobeliĝis.

Influoj kaj propra elradiado

Sub la influo de Friedrich Nietzsche, Arthur Schopenhauer kaj Richard Wagner li celebris romane drame lirikaĵe la vivoĝojon kaj la superhomecon. Karakteriza estis lia eksterordinara talento transformi sentegojn en lingvon impresegan. Lia virtuoza kaj estetika skribostilo malkovras lian romantikan kaj ekstravagancan naturon postflareblan ankaŭ en sia biografio. Estetika estas ĝis hodiaŭ la publike alirebla vilao ĉe la Garda-Lago.

Kelkaj de liaj verkoj estis filmigitaj, el kiuj jenas: La Gioconda (sub la titolo The Devil’s Daughter, 1915), La luz, tríptico de la vida moderna (1917), Il delitto di Giovanni Episcopo (1947) kaj L’innocente (1976). La laste menciita verko fare de Luchino Visconti, kun Laura Antonelli ĉefrolludanta. Egon Friedell finis sian historion pri la itala literaturo Von Dante bis D’Annunzio (1915) per la verkoj de D'Annunzio.

Fonto

Köster, Thomas. "D’Annunzio, Gabriele", en: Microsoft Encarta 2007, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj

|