Galivo

09° 02′ 56″ U / 53.27194 °N, 9.04889 °U / 53.27194; -9.04889 (mapo)

Galivo (angle Galway, irlande Gaillimh) estas la plej granda urbo en la okcidenta marbordo de Irlando. Ĝi estas universitata urbo, situanta apud la plej granda irlandaparolanta regiono en la lando, Connemara. La Graflando Galway/Gaillimh havas la saman nomon kiel la urbo.

Galivo
irlande Gaillimh, angle Galway
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Gaillimh
LandoIrlando Irlando
ProvincoKonoĥto
GraflandoGraflando Galivo
GolfoGolfo de Galivo
Historia regionoIrlanda libera ŝtato
Konataj lokojGaliva urba muzeo, Katedralo en Galivo
RiveroCorrib Gaillimh
SituoGalivo
 - alteco20 m s. m.
 - koordinatoj53° 16′ 19″ N 09° 02′ 56″ U / 53.27194 °N, 9.04889 °U / 53.27194; -9.04889 (mapo)
Areo50,57 km² (5 057 ha)
Loĝantaro75 414 (2011)
Denseco1 491,28 loĝ./km²
Fondo1124
HorzonoGMT (UTC+0)
 - somera tempoUTC (UTC+1)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo091
AŭtokodojG
Situo enkadre de Irlando
Situo enkadre de Irlando
Situo enkadre de Irlando
Vikimedia Komunejo: Galway
Retpaĝo: www.galwaycity.ie
Map
Triboj de Galivo, Placo Eyre
Burgo Menlough
Galiva katedralo

En Galivo okazis la EEU-kongreso en 2012.[1]

En 2006 la loĝantaro de la urbo estis 72 414[2]. La urbo rapide kreskis ekde la 70-aj jaroj, kaj fariĝis pli granda ol Luimneach/Limerick.

Kulturo

Ofte okazas festivaloj, koncertoj tradiciaj, popularaj kaj klasikaj, kaj endomaj kaj surstrataj teatraĵoj en la gaela kaj la angla. La plej grava gaellingva teatro en Irlando, Taibhdhearc na Gaillimhe [tajvjarak na gajljeve], La Galvaja Teatro, troviĝas en Galway[3].

La Nacia Universitato de Irlando en Galivo (NUI, irlande Ollscoil na hÉireann, Gaillimh, mallonge OÉ Gaillimh, angle National University of Ireland Galway, mallonge NUI Galway, latine Universitas Hiberniae Nationali apud Galviam) estis fondita en la jaro 1845.

Vidu ankaŭ

Referencoj