Georges Pompidou

prezidento de Francio

Georges Jean Raymond POMPIDOU, kutime nomata Georges Pompidou (naskiĝis la 5-an de julio 1911 en Montboudif (departemento Cantal), mortis la 2-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca ŝtatulo.

Georges Pompidou
Persona informo
Georges Pompidou
NaskonomoGeorges Jean Raymond Pompidou
Naskiĝo5-an de julio 1911 (1911-07-05)
en Montboudif
Morto2-an de aprilo 1974 (1974-04-02) (62-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perleŭkemiolimfomo vd
TomboOrvilliers vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand • Supera normala lernejo • Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoLycée Pierre-de-Fermat vd
PartioUnio de Demokratoj por la RespublikoUnuiĝo por la Nova RespublikoKuniĝo de la Franca Popolo vd
Subskribo Georges Pompidou
Familio
PatroLéon Pompidou vd
Edz(in)oClaude Pompidou vd
InfanojAlain Pompidou vd
Profesio
Okupopolitikisto • bankisto vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva enParizo vd
Ĉefministro de Francio
Dum1962-1968
AntaŭuloMichel Debré
SekvantoMaurice Couve de Murville
Prezidento de Francio
Dum1969-1974
AntaŭuloCharles de Gaulle
SekvantoValéry Giscard d’Estaing
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de du geinstruistoj, li vizitis la prestiĝan École Normale Supérieure en la prestiĝa Gimnazio Louis-le-Grand, kie li konatiĝis kun Léopold Sédar Senghor kaj Aimé Césaire. Akceptita en la École Normale Supérieure (1931), li fariĝis agregaciulo pri beletro (1934) kaj komencis instrui, unue en Marsejlo, poste en Parizo en la fama Liceo Henri-IV. Li publikigis iun Antologion de la franca Poezio, kiu estis reeldonita kaj plu legatas pro ties kvalito kaj la interveno de lia persona emocio. Lia beletrema menso ankaŭ manifestiĝis, kiam fine de demandoseanco gazetisto petis komenton pri priama kaj primora tragedio antaŭ nelonge okazinta en Francio, li respondis, ke li ne diros tion, kion li pensas pri tio, sed li nur eldiris versojn de Paul Éluard kiel komenton.

En 1935 li edziĝis kun Claude Cahour, kun kiu li adoptis filon, Alain Pompidou naskita en 1942.

Post la Liberiĝo li fariĝis «Maître des Requêtes» en la «Conseil d'État», supera tribunalo de la franca administracio, poste direktoro de la Turismo (1946-1949). Inter 1954 kaj 1958, li laboris en la Banko Rothschild. Kiam Charles de Gaulle reprenis la povon en 1958, li fariĝis lia kabinetestro kaj en 1962 ĉefministro.

Dum la ribelo de Majo 1968 li komprenis, ke la ribelantoj perdis la apogon de la publiko per siaj troigoj kaj proponis novan voĉdonadon por elekti novan asembleon. De Gaulle, kiu preferus referendumon, konsentis sed ne sen grumblado. Fakte la voĉdonado estis triumfo por de Gaulle, sed ĉi tiu ne pardonis al sia ĉefministro, ke li pravis kontraŭ li kaj lin anstataŭigis kiel ĉefministron per Maurice Couve de Murville.

Tamen post la malsukceso de la referendumo de 1969 kaj la demisio de de Gaulle, Pompidou estis elektita Prezidento de la Respubliko la 15-an de Junio. Bedaŭrinde li jam estis malsana kaj la troa laborado postulata de lia posteno malhelpis efikan kuracadon. Li mortis la 2-an de Aprilo 1974, kaŝinte ĝis la fino sian sanstaton. Pri tio François Mitterrand indignis laŭtvoĉe... kaj li mem dum pli ol dek jaroj ne nur kaŝos sian kanceron sed ne hezitos trompi la popolon per la publikigo de mensogaj kuracistaj deklaroj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj