Gian Maria Volonté

Gian Maria VOLONTÉ [Ĝan Maria VOLONTE'] (naskiĝis la 9-an de aprilo, 1933, mortis la 6-an de decembro, 1994) estis itala aktoro.

Gian Maria Volonté
Persona informo
Naskiĝo9-an de aprilo 1933 (1933-04-09)
en Milano,  Italio
Morto6-an de decembro 1994 (1994-12-06) (61-jaraĝa)
en Florina
Mortokialokorinfarkto
Lingvojitala
LoĝlokoVelletri
ŜtatanecoItalioReĝlando Italio
Alma materAccademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico
Familio
AmkunuloAngelica Ippolito • Armenia Balducci
Okupo
Okupoaktoroscenaristo • filmaktoro
TTT
Retejohttps://gianmariavolonte.it
vdr

Li naskiĝis en burĝa familio.

Li unue famiĝis pro sia elstara partopreno en la du unuaj vakerofilmoj de Sergio Leone, Per un pugno di dollari (Por manpleno da dolaroj) kaj Per qualche dollaro in più (Por kelkaj pliaj dolaroj), en kiuj li rolis kiel ĉeffiulo.

Li aperis ankaŭ en aliaj vakerofilmoj kun politika enhavo, Quien sabe? (Kiu scias?) de Damiano Damiani kaj Faccia a faccia (Vid-al-vide) de Sergio Sollima.

Poste li dediĉis sin ĉefe al politikaj filmoj, kaj metis sian talenton je la servo de sia komunista idealo.

Li mortis pro koratako la 6an de Decembro 1994 dum la preparado de la filmo "To Vlemma tou Odyssea" (la rigardo de Odiseo), de Teo Angelopoulos.

Eksteraj ligiloj