Gro Harlem Brundtland

Gro HARLEM BRUNDTLAND [gru hArlem brIntlan] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1939) estas norvega kuracisto, politikisto kaj la unua virina ĉefministro de Norvegio.

Gro Harlem Brundtland
Persona informo
Gro Harlem Brundtland
NaskonomoGro Harlem
Naskiĝola 20-an de aprilo 1939
en Bærum, Akershus
Lingvojnorvegaangla vd
ŜtatanecoNorvegio vd
Alma materUniversity of Oslo Faculty of Medicine • Harvard T.H. Chan School of Public Health • Universitato de OsloUniversitato Harvard vd
PartioLaborista Partio vd
Subskribo Gro Harlem Brundtland
Familio
PatroGudmund Harlem vd
GefratojHanne Harlem • Lars Harlem vd
Edz(in)oArne Olav Brundtland vd
InfanojKnut Brundtland vd
Profesio
Okupoaktoropolitikistodiplomato vd
Aktiva enOslo vd
ministro pri mediprotektado
Dum1974-1979
Ĉefministro de Norvegio
Dum19811981
AntaŭuloNordli
SekvantoWilloch
2-a periodo
Dum19861989
AntaŭuloWilloch
SekvantoSyse
3-a periodo
Dum19901996
AntaŭuloSyse
SekvantoJagland
ĝenerala direktoro de Monda Organizaĵo pri Sano
Dum19982003
AntaŭuloHiroshi Nakajima
SekvantoLee Jong-wook
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Gro Harlem edziniĝis kun Arne Olav Brundtland en 1960 kaj aldonis lian familian nomon al la sia. Ŝi edukiĝis kiel kuracisto, sed jam en 1974 estis plentempa politikisto por la norvega laborista partio (Det norske arbeiderparti).

Ŝi havas longan sperton en la norvega registaro, unue kiel ministro pri mediprotektado (1974-1979), poste kiel ĉefministro (1981; 1986-1989; 1990-1996). Ŝi estis populara ĉefministro kaj respektata politikisto ankaŭ ekster la propra partio.

Gro Harlem Brundtland famiĝis ekster Norvegio unue pro sia estrado de Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado, starigita de UN en 1983. Ŝi estis estrino de tiu komisiono, kiu liveris en 1986 raporton "Nia komuna estonteco".

En 1996 Gro Harlem Brundtland definitive forlasis norvegan politikon kaj en 1998 ŝi estis elektita kiel ĝenerala direktoro de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle WHO, france OMS) por kvinjara periodo. Dum ŝia estrado en MOS, ŝi akre batalis kontraŭ povo de tabakaj firmaegoj.

Ŝi emeritiĝis en 2003.

Eksteraj ligiloj