Haplogrupo

En la studo de la molekula evoluo, haplogrupo estas granda grupo de haplotipo, kiu estas serioj de aleloj lokitaj je specifaj lokoj en kromosomo kaj kiu estas difinitaj de mutacioj per ordinara nukleotida polimorfismo .

Y-Haplogrupo en Europo, en Afriko kaj au Mezoriento.

Por la homa genetiko, la haplogrupoj kiujn oni studas ĝenerale estas de la haplogrupoj de la kromosomo Y (Y-DNA) kaj de la haplogrupoj de DNA mitokondria (mtDNA ). Oni povas uzi la du por difini la genetikajn loĝantarojn. Y-DNA sekvas nur la patroflanko, dum mtDNA sekvas nur la patrinflanko. La homoj disponas de la du tipoj de genetikaj markiloj (mitokondria DNA de la patrino kaj kromosomo Y de la patro) ; la virinoj posedas solan tipon : DNA mitokondria de la patrino.

La klasifiko de la homaj haplogrupoj bazita sur la genetikaj markiloj rapide evoluis dum oni trovas novajn markilojn regule.

Genetika genealogio

Homaj migradoj kaj mitokrondriaj haplogrupoj

Por la arkeogenetikistoj kaj genealogoj, haplogrupoj estas same kiel grupo de homaj havante saman komunan prapatron en patroflanke aŭ patrinflanke familinomo. Tiu scienco estas cetere uzita de la arkeologoj por iliaj studoj.

Ĉefaj haplogrupoj

Oni decidis ekfari sistemon por klasifiki la mitokondriajn haplogrupojn per literoj de A ĝis Z:

Homaj mitokondriaj haplogrupoj de mtDNA
 la mitokondria Eva (L)  
L0L1L2L3 L4L5L6
 MN 
CZDEGQ AI  O R SWXY
CZBFR0 JTP U
HVJT K
HV

Haplogrupo de la homa kromosomo Y

Unua samkromosoma homo
A
BT
 BCT
DECF
 DECF
 GHIJK
IJK
IJLTK2
LT MS P NO
MSQRNO
R1R2
R1aR1b

Ekzemple : LO estas haplogrupo ĉefe de sudsahara Afriko