Heidelberg

urbo en Germanio

Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 162 273 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantikismo. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.

Heidelberg
Blazono
Heidelberg (Germanio)
Heidelberg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • rezidejo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia landoBaden-Virtembergo
Distriktoeksterdistrikta urbo
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo06221,
06202 (urboparto Grenzhof)
Poŝtkodo69115–69126
Aŭtomobila kodoHD
Oficiala Municipokodo08221000
NUTSDE125
LOCODEDE HEI
Subdivido15 urbopartoj
Politiko
KomunumestroEckart Würzner (senpartia)
Adreso de la administrejoMarktplatz 10
69117 Heidelberg
Demografio
Loĝantaro162273 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo, 8° 43′ O (mapo)49.4122222222228.7149° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo114 m
Areo108,8 km²
vdr

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Vidindaĵoj

Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.

Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.

Universitato kaj fakaltlernejoj

Sciencaj institutoj

  • Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
  • Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
  • Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
  • Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri astronomio)
  • Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).
  • Saksa Akademio de Sciencoj
  • Akademio de Scienco de Heidelberg

Entreprenoj de Hejdelbergo

Ĝemelaj urboj

Gravuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj