Heinrich Heine

germana poeto

Heinrich HEINE [hajnriĥ hajne], en Esperanto ankaŭ (malofte) Henriko Hejno[1] (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Düsseldorf, mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis juddevena germanlingva poeto kaj ĵurnalisto. La verkoj de Heinrich Heine estis malpermesitaj dum la "Tria Regno", kvankam lia kanto de Lorelej apartenas al unu el la plej famaj germanaj poeziaĵoj[2].

Heinrich Heine
Persona informo
Heinrich Heine
NaskonomoHeinrich Heine
Naskiĝo13-an de decembro 1797 (1797-12-13)
en Duseldorfo,  Sankta Romia Imperio
Morto17-an de februaro 1856 (1856-02-17) (58-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Mortis perplumbovenenado vd
TomboTombejo de Montmartre vd
EtnoGermanoj vd
Lingvojgermanafranca vd
ŜtatanecoReĝlando PrusioFrancio vd
Alma materBonna universitato • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Heinrich Heine
Memorigilo Heinrich Heine
Familio
DinastioHeine-familio vd
PatroSamson Heine vd
PatrinoBetty Heine vd
GefratojCharlotte Embden • Gustav Heine von Geldern vd
Edz(in)oMathilde Heine vd
Profesio
Okupopoeto • verkistoĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto-juristo • publikigisto • eseisto vd
Aktiva enHamburgo vd
Verkado
VerkojDeutschland. Ein Wintermärchen ❦
Atta Troll ❦
Die Harzreise ❦
Buch der Lieder ❦
La Rabeno de Baĥaraĥ vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Heine konvertiĝis de judismo al kristanismo evangelia. Vojaĝoj kondukis lin al Anglio kaj Italio. Ekde 1831 li estis korespondanto de la aŭgsburga Allgemeine Zeitung en Parizo. Tie li iĝis spirita peranto inter Francio kaj Germanio. En 1835 oni malpermesis liajn verkojn en Germanio. En 1841 li edziĝis al Eugénie Mirat, nomita Mathilde. Ekde 1848 li suferis pro mjelopatio, kio enlitigis lin daŭre. La lasta virino en kiun li enamiĝis estis Elise Krimitz, nomita Mouche.

Graveco

Heine kombinis kaj miksis melankolion kun ŝercemuleco, romantikismajn aspektojn kun trajtoj de la realisma Juna Germanio. Li iĝis pioniro de moderna ĵurnalismo kaj de la felietono. La ege ŝatata verkisto ŝuldas parton de la famo ankaŭ al la Franz Schubert kaj Robert Schumann, kiuj prenis verketerojn de Heine por muzikaj komponaĵoj.

Heredaĵo

Kiel parto de la strebado eksigi kaj kaŝi judan kontribuon al germana arto kaj kulturo, ĉiuj monumentoj dediĉitaj al li estis forigitaj aŭ detruitaj dum la Tria Regno kaj la libroj de Heine estis subpremitaj kaj, ekde 1940, malpermesitaj[3].

Inter la miloj da libroj bruligitaj sur la Opernplatz de Berlino en 1933, sekvante la nazian atakon kontraŭ la Institut für Sexualwissenschaft (Instituto por seksologio), estis verkoj de Heinrich Heine.

Por rememorigi la okazaĵon, unu el la plej famaj linioj de la teatraĵo Almansor de Heine (1821), eldirita fare de la islamano Hassan kiam li aŭdis ke la kristanaj konkerintoj bruligis la Koranon en la merkato de Granado, estis gravurita en la surloka merkato: "Das war ein Vorspiel. nur, dort wo man Bücher verbrennt, verbrennt man auch am Ende Menschen." ("Tio estis nur preludo; kie ili bruligas librojn, ili finfine bruligos ankaŭ homojn.")

Verkaro (elekto)

Poeziaĵoj

  • Gedichte (1822), kio enkorpigitis en pli vastan kolekton nomitan Buch der Lieder (1827)
  • Romanzero (1851)

Versepopeoj

Prozaĵoj

  • Reisebilder (1826-31, en 4 volumoj)
  • Die Harzreise (1826)
  • Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland (1834)
  • Die romantische Schule (1836)
  • Der Rabbi von Bacherach (1840)
  • Der Doktor Faust (1851)
  • Vermischte Schriften (3 volumoj, 1854)

En Esperanto aperis

La novelo La Rabeno de Baĥaraĥ en traduko de LLZ de 1909 estas klasikaĵo de la esperantlingva literaturo

Recenzoj

Pri Elektitaj poemoj

 La fakto, ke dua eldono de ĉi tiu kolekto jam aperis, estas plej klarapruvo, ke la Esperantistaro akceptis laŭmerite la lertan tradukon de S-ro Pillath. 
— Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj