Helpo:Kiel kontribui

Vikipedio pligrandiĝas ĉiutage danke al personoj kiel vi. Ĉu vi ankoraŭ ne scias kiel vi povas kontribui ĉe Vikipedio? Jene ni donas al vi kelkajn ideojn, ekzistas multaj farendaĵoj!

Vi povas krei mankantan artikolon, plibonigi ekzistantan artikolontraduki novan artikolon el alia Vikipedioj. Ĉiutage estas farataj multaj modifoj en Vikipedio, oni devas revizii ilin por eviti ke ili enhavu erarojn aŭ neĝustaĵojn. Ankaŭ vi povas helpi al Vikipedio luktante kontraŭ la vandalado.

Aliflanke, vi povas helpi skribi dokumentadon pri la funkciado de Vikipedio, ŝablonoj kaj aliaj aferoj, kiuj ne estas facilaj por la plejmulto da uzantoj. Krome, se vi havas blogon aŭ personan retejon vi povas helpi disvastigi Vikipedion inter viaj legantoj. Ankaŭ vi povas paroli al viaj amikoj kaj konatoj pri Vikipedio. Finfine, multaj personoj ne havas sufiĉe da tempo por kontribui al la projekto, do ili preferas donaci monon al Vikipedio.

Memoru, se vi havas dubojn aŭ bezonas helpon vi povas skribi en la diskutejo kaj baldaŭ pli sperta uzanto helpos vin. Ankaŭ vi povas rigardi la konsilojn al redaktantoj.

Kreu novan artikolon

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Helpo:Kiel krei paĝon kaj Dezirataj artikoloj.

Mem verku kaj alŝutu artikolon

Vi havas du manierojn por krei novajn artikolojn. La unua maniero estas klaki sur ruĝa ligilo; kiam vi klakas sur ruĝa ligilo tuje vi estos kondukata al paĝo kie vi povas krei la artikolon pri kiu temas la ligilo. La dua maniero estas skribi la nomon de la artikolo en la kadro, kiu troviĝas supre kaj dekstre (tiu kadro kie aperas la vorto "Serĉi"). Se la artikolo ne ekzistas, aperos ĝia nomo ruĝe; vi povas klaki sur ĝi kaj krei la artikolon samkiel laŭ la unua maniero.

Memoru ke vi devas aldoni referencojn fidindajn en la artikoloj, ĉefe por subteni disputeblajn asertojn kaj por ke tiel vi povu redakti vikipedion sub neŭtrala vidpunkto. Bonvole, antaŭ krei novan artikolon legu: Kio Vikipedio ne estas.

Traduku artikolojn

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tradukoj.

Vi rajtas traduki artikolojn el aliaj vikipedioj. Ni ege rekomendas al vi traduki legindajn artikolojnelstarajn artikolojn. Memoru ke ĉiuj artikoloj en Vikipedio (kaj Esperante kaj Alilingve) troviĝas sub la permesiloj Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL, do vi devas klarigi en la artikoloj, kiuj estas la originalaj aŭtoroj. Pro tio ni havas la ŝablonojn {{tradukitaĵo}} kaj {{tradukita}}. Bonvole, uzu unu el ili en la tradukitaj artikoloj aŭ, prefere, sur ties diskutpaĝoj.

Ekzistas projekto nomata Traduko de la semajno, kie troviĝas artikoloj, kiuj kandidatas por ke oni traduku ilin en plurajn lingvojn. Tiu projekto estas por ĉiulingvaj vikipedioj, do povas esti, ke en Esperanto la konverna artikolo jam ekzistas. Klaku sur la ligilo por trovi plian informon.

Plibonigu ekzistantajn artikolojn

Ĉiuj artikoloj estas plibonigeblaj, tamen ekzistas artikoloj, kiuj bezonas pli da serioza polurado ol aliaj. Vi povas aldoni enhavon, bildojn aŭ korekti gramatikajn kaj sintaksajn erarojn.

Ekzemple, ekzistas multaj artikoloj , kiuj bezonas grandan laboron por plibonigi kaj pligrandigi ilin, vi povas fari tion!

Neologismoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Evitu neologismojn.

La uzado de neologismoj (novismoj) estas evitenda; se vi trovas neologismon en iu artikolo vi povas anstataŭigi ĝin per pli fundamenta vorto. Ni konsilas vin antaŭ ol uzi neologismojn rigardi plurajn vortarojn kaj uzi la plej taŭgan vorton, kiun vi trovos.

Aldonu bildojn

Estas multe pli bone kiam la artikoloj enhavas bildojn, kiuj klarigas la artikolan temon. Ekzistas rilata projekto el kiu vi povas preni liberajn fotojn kaj uzi ilin en la artikoloj. Tiu ĉi projekto estas Vikimedia Komunejo, ĝi baziĝas sur la samaj permesiloj kiel Vikipedio. Se vi ne trovas tie la bildojn, kiujn vi bezonas, vi mem povas foti aŭ krei viajn proprajn bildojn kaj alŝuti ilin al Komunejo.

Diskonigu Vikipedion

Se vi havas personan retejon aŭ blogon, vi povas diskonigi Vikipedion per ili! Vi povas ankaŭ paroli pri Vikipedio al viaj geamikoj kaj konatoj aŭ al tiuj personoj kiuj eble interesiĝos pri Vikipedio.

Ni konsilas al vi ne krei spamon en retpaĝoj aŭ per retmesaĝoj, ĉar tio povus ĝeni al multaj personoj.

Donaci

Subteni la funkciadon de la Vikipediaj retserviloj kreas elspezojn. La Vikimedio-Fondaĵo subtenas sin danke al mondonacoj. Se vi volas (kaj povas) apogi Vikipedion, bona maniero fari tion estas donaci monon.

Aliaj manieroj