Henriko la 1-a (Francio)

reĝo de Francio ekde 1031 ĝis 1061

Henriko la 1-a (naskiĝis la 4-an de majo 1008 - mortis la 4-an de aŭgusto 1060) estis la reĝo de Francio ekde 1031 ĝis 1061. Li estis la tria reĝo de la kapetida dinastio, kaj estis la filo de la reĝo Roberto la 2-a la Pia kaj de Konstanca de Arles. La reĝado de tiu batalema, kverelema reĝo estis plena je multmortaj bataloj. Li perdis Burgonjon kaj kompense nur akiris la regionon de Sens.

Henriko la 1-a
Reĝo de la Frankoj
Regado1031 - 1060
AntaŭuloRoberto la 2-a
SekvantoFilipo la 1-a
Persona informo
Henri Ier de France
Naskiĝo4-an de majo 1008 (1008-05-04)
en Reims,  Reĝlando Francio
Morto4-an de aŭgusto 1060 (1060-08-04) (52-jaraĝa)
en Vitry-aux-Loges,  Reĝlando Francio
Mortis perretina disiĝo vd
TomboBaziliko de Saint-Denis vd
Lingvojlatinamalnovfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Familio
DinastioRektaj kapetidoj vd
PatroRoberto la 2-a de Francio vd
PatrinoKonstanca de Arles vd
GefratojRoberto la 1-a de Burgonjo • Hugh Magnus • Hedwig of France, Countess of Nevers • Adela of France vd
Edz(in)oMatilda de Frislando • Anna de Kievo • Matilda de Frankonio vd
InfanojFilipo la 1-a • Hugh I, Count of Vermandois vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Henriko estis kronita la 14-an de majo 1027 en Reims, kvankam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li heredis la tronon en 1031, sed devis alfronti la malkonsenton de sia propra patrino kaj de la gravaj nobeloj de la reĝlando, kiuj preferis lian duenaskitan fraton Roberton la 1-a de Burgonjo. Henriko la 1-a estis subtenita de la Sankta Romia Imperio kaj de la duko de Normandio. Por ĉesigi la militon, Henriko devis cedi al sia frato la duklandon de Burgonjo.

La reĝo Henriko estis cetere la zorganto de la juna, estonta Vilhelmo la Konkerinto, duko de Normandio. Lin li unue subtenis kontraŭ liaj vasaloj, ekzemple okaze de la batalo de Val-ès-Dunes. Henriko kaj Vilhelmo sekve malamikiĝis : Vilhelmo venkis Henrikon dum la batalo de Mortemer en 1054, kaj denove kvar jarojn poste en Varaville.

Henriko fianĉiĝis al iu Matilda (ĉ. 1027 - 1034), filino de la imperiestro Konrado la 2-a, sed ŝi mortis tre junaĝe. Ĉirkaŭ la jaro 1043, Henriko edziĝis kun Matilda de Frislando (1027-1044), filino de Luidolfo de Frislando. En 1051, li reedziĝis kun Anna de Kievo, filino de Jaroslavo la 1-a. Ilia plejaĝa filo Filipo estis asociita al la trono ekde 1059 kaj sekve heredis la kronon kiel Filipo la 1-a.

Henriko la 1-a mortis la 4-an de aŭgusto 1060 en Vitry-aux-Loges, apud Orleano.

Geinfanoj

  • Filipo la 1-a (1052-1108)
  • Roberto (1054-1063)
  • Emma (1055-1109)
  • Hugo (1057-1102), grafo de Vermandois, edzo de Adelajda de Vermandois

Vidu ankaŭ

Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
9879961031106011081137118012231226
  Hugo KapetoRoberto la 2-aHenriko la 1-aFilipo la 1-aLudoviko la 6-aLudoviko la 7-aFilipo la 2-aLudoviko la 8-a  
122612701285131413161316132213281350
  Ludoviko la 9-aFilipo la 3-aFilipo la 4-aLudoviko la 10-aJohano la 1-aFilipo la 5-aKarlo la 4-aFilipo la 6-a  
1350136413801422146114831498151515471559
  Johano la 2-aKarlo la 5-aKarlo la 6-aKarlo la 7-aLudoviko la 11-aKarlo la 8-aLudoviko la 12-aFrancisko la 1-aHenriko la 2-a  
155915601574158916101643171517741792
  Francisko la 2-aKarlo la 9-aHenriko la 3-aHenriko la 4-aLudoviko la 13-aLudoviko la 14-aLudoviko la 15-aLudoviko la 16-a  
17921804181418241830184818521870
    -  Napoleono la 1-aLudoviko la 18-aKarlo la 10-aLudoviko-Filipo-Napoleono la 3-a  

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte