Filipo la 2-a (Francio)

reĝo de Francio

Filipo la 2-a (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1165 en Gonesse - mortis la 14-an de julio 1223 en Mantes-la-Jolie), ankaŭ konata kiel Filipo Aŭgusto (franclingve Philippe II [filip dø] aŭ Philippe Auguste [filip ogyst]), regis Francion ekde 1180 ĝis 1223. Filipo estas la sepa reĝo de la rekta kapetida dinastio. Liaj gepatroj estis Ludoviko la 7-a (aŭ « Ludoviko la Juna ») kaj Adela de Ĉampanjo.

Filipo la 2-a
Reĝo de Francio
Kronado de Filipo la 2-a
Kronado de Filipo la 2-a
Regado1180 - 1223
Persona informo
Philippe II Auguste
Naskiĝo21-an de aŭgusto 1165 (1165-08-21)
en Parizo
Morto14-an de julio 1223 (1223-07-14) (57-jaraĝa)
en Mantes-la-Jolie
TomboBaziliko de Saint-Denis vd
Religiokristanismo vd
Lingvojmalnovfrancalatina vd
ŜtatanecoFrancio vd
Familio
DinastioKapetidoj vd
PatroLudoviko la 7-a vd
PatrinoAdela de Ĉampanjo vd
GefratojMargareto de Francio • Agnes of France • Alys, Countess of the Vexin • Alice of France • Maria de Francio vd
Edz(in)oIzabela de Henegovio • Ingeborg of France • Agnes of Merania vd
InfanojLudoviko la 8-a • Marie of France, Duchess of Brabant • Philip Hurepel • Peter Karlotus vd
Profesio
Okuposuverenoverkisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Komence de sia vivo, Filipo estis kromnomita Philippe Dieudonné (« Filipo Diodono ») ĉar siaj gepatroj havis ĝis tiam nur filinojn. Ili do ekdesperis havi filon kaj heredulon. Oni rigardas Filipon kiel tre aparta monarko en la historio de Francio, ĉar li oficiale ricevis la titolon « Reĝo de Francio » : antaŭ li, ĉiuj estroj nomiĝis nur « Reĝoj de la Frankoj ». Filipo cetere akiris sian kromnomon « Aŭgusto » pro sia precipe brila reĝado, ekzemple danke al sia partopreno en la Tria Krucmilito, al sia luktado kontraŭ Rikardo la 1-a Leonkora aŭ al la triumfa batalo de Bouvines en 1214. Kvankam tiu kromnomo ne estis oficiala, la reĝo uzis ĝin en multaj juraj aktoj kaj tiel enskribis ĝin en la historio de la reĝlando.

Filipo Aŭgusto restas ĝis hodiaŭ unu el la plej admiritaj kaj studitaj reĝoj de mezepoka Francio, ne nur pro la longeco de sia reĝado sed ankaŭ pro siaj militaj venkoj kaj pro la fundamentaj progresoj, kiujn li faris en la plifortigo de la reĝa potenco kontraŭ feŭdaj landsinjoroj.

Li havis rilate al Rikardo Leonkora unue fortan amikecon (kelkaj parolas pri rekta amo) poste militon. Li havis inter siaj ĉefaj planoj konkeron de Normandio. Tion malhelpis unue la angla reĝo Henriko la 2-a kaj poste lia filo Rikardo mem. Filipo partoprenis la trian krucmiliton kun armeoj de Rikardo kaj de germanoj, sed post prokrasto de la eliro (pro restado kun Rikardo unue en Francio kaj poste en Sicilio) revenis antaŭ la planoj iom malamikiĝinte kun Rikardo. Kiam jam estis Johano sen Tero la reĝo de Anglio, mortinte Rikardo precize milite kontraŭ li mem, Filipo sukcesis konkeri Normandion. Aliaj gravaj eventoj el sia regado estis konflikto kontraŭ la papo kaj milito kontraŭ kataroj, protektitaj de la reĝo de Aragono.

Vidu ankaŭ


Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
9879961031106011081137118012231226
  Hugo KapetoRoberto la 2-aHenriko la 1-aFilipo la 1-aLudoviko la 6-aLudoviko la 7-aFilipo la 2-aLudoviko la 8-a  
122612701285131413161316132213281350
  Ludoviko la 9-aFilipo la 3-aFilipo la 4-aLudoviko la 10-aJohano la 1-aFilipo la 5-aKarlo la 4-aFilipo la 6-a  
1350136413801422146114831498151515471559
  Johano la 2-aKarlo la 5-aKarlo la 6-aKarlo la 7-aLudoviko la 11-aKarlo la 8-aLudoviko la 12-aFrancisko la 1-aHenriko la 2-a  
155915601574158916101643171517741792
  Francisko la 2-aKarlo la 9-aHenriko la 3-aHenriko la 4-aLudoviko la 13-aLudoviko la 14-aLudoviko la 15-aLudoviko la 16-a  
17921804181418241830184818521870
    -  Napoleono la 1-aLudoviko la 18-aKarlo la 10-aLudoviko-Filipo-Napoleono la 3-a  

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte