Hofen SH

Hofen estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 138 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj estas la plej malgranda komunumo de la kantono. Ekde la 1-a de januaro 2009 Hofen estas parto de la komunumo Thayngen.

Hofen
Blazono de Hofen
Blazono de Hofen
Mapo de Hofen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Ŝafhaŭzo
Komunumo(j)Thayngen
Geografia situo692805 / 293202 (mapo)47.7827777777788.676944444444447° 47′ N, 8° 41′ O; CH1903: 692805 / 293202 (mapo) f1

Map

Areo1,05 km²
Alteco474 m super marnivelo
Poŝtkodo8242
v • d • r

Geografio

Hofen situas en la regiono de la montarĉeno Randen en la nordo de Kantono Ŝafhaŭzo ĉe la germana landlimo.

Najbaraj komunumoj kaj lokoj

Hofen limis ĝis la komunuma kunfandiĝo en nordo kaj oriento al la germana komunumoTengen (Baden-Virtembergo), en sudo al Bibern, en sudokcidento al Opfertshofen kaj en nordokcidento al Altdorf.

Trafiko

Hofen estas per lokaj aŭtobusoj de Verkehrsbetriebe Schaffhausen ligita kun Thayngen kaj Ŝafhaŭzo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hofen datiĝas el la jaro 1258. En mezepoko la plej multaj bienoj en Hofen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Georgen en Stein ĉe Rejno. En 1538 tiujn bienojn akiris la urbo Ŝafhaŭzo. En la 19-a jarcento Hofen estis regita de Bibern. En 1861 Hofen disiĝis de Bibern kaj fariĝis aŭtonoma politika komunumo.

Komunuma kunfandiĝo

Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Kiel konsekvenco Hofen ekde la 1-a de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Hofen

Eksteraj ligiloj