Internacia Komerca Centro

konstruaĵo en Honkongo

La Turo de la Internacia Komerca Centro (ĉine 環球販生廣場, angle International Commerce Centre, akronime ICC) estas 108- etaĝa nubskrapulo kiu altiĝas al 484 metroj kaj situas en la Tsim Sha Tsui kvartalo sur la Koŭluno Duoninsulo en Honkongo.

Internacia Komerca Centro
nubskrapulo
Bazaj datoj
ArkitektoKohn Pedersen Fox • Wong & Ouyang (HK) Ltd. vd
Estiĝo2010
Malfermo2010
LandoPopola Respubliko Ĉinio vd
SituoHonkongo
Situanta surAustin Road
Areo262176
Situo
Geografia situo, 114° 9′ 37″ O (mapo)22.303391666667114.1601694444422° 18′ 12″ N, 114° 9′ 37″ O (mapo)
Internacia Komerca Centro (Hongkongo)
Internacia Komerca Centro (Hongkongo)
DEC
Internacia Komerca Centro
Internacia Komerca Centro
Situo de Internacia Komerca Centro
Map
Internacia Komerca Centro
Parto deUnion Square vd
Posedata deSun Hung Kai Properties vd
Retejohttp://www.shkp-icc.com
vdr
Internacia Komerca Centro komparita kun aliaj plej altaj konstruaĵoj en Azio.

Ĝi situas sur la metrostacio de la sama nomo ( MTR Kowloon Station ). La posedanto de la Internacia Komerco-Centro kaj la aliaj konstruaĵoj en Union Square estas Sun Hung Kai Properties Ltd (SHKP). La hongkonga metrokompanio MTR Corporation Ltd. estis partposedanto de ĉi tiu posedaĵo ĝis 2005. La turo estis konstruita laŭ planoj fare de Kohn Pedersen Fox kaj Wong Ouyang kaj estis kompletigita en 2010 [1][2].

En la momento de ĝia kompletigo en 2010, ĝi estis la kvara plej alta konstruaĵo en la mondo kaj la tria plej alta en Azio. Aktuale en 2022 ĝi estis la 13-a plej alta konstruaĵo en la mondo kaj la kvina en la nombro da etaĝoj super grundnivelo, kaj la plej alta konstruaĵo en Honkongo.

Referencoj

Galerio

Eksteraj ligiloj