ISSN

internacia normigita numero de gazeto

ISSN estas internacia normigita numero de gazeto (angle International Standard Serial Number). Ĝin difinas la normo ISO 3297. ISSN unusignife identigas periodan publikaĵon: gazeton aŭ alian similan komunikilon. Por libroj validas ISBN.

ISSN
emblemo
publication identifier • komunikilo • teknika normo
URN
RetejoOficiala retejo
vdr

Konsisto

ISSN konsistas el la vorto ISSN sekvata de du-parta numero kun disiga streketo. La lasta cifero estas kontrol-kodo kalkulita laŭ la antaŭa serio.

ISSN ricevas arbitran interrespondon kun la titolo kaj komencdato de eldonaĵo, senrilate al la lando, lingvo aŭ alia eco. Se la gazeto ŝanĝas sian titolon, ĝi ricevu novan ISSN-on. Se gazeto aperas en pluraj formoj, ekzemple papere kaj sonregistre, ĝi ricevu tiom da ISSN-oj.

Administro

Centre kunordigas la disdonon de ISSN la Internacia Centro de ISSN.

Eksteraj ligiloj