Islama kalendaro

religia luna kalendaro de islamo

La Islama kalendaro estas pure luna kalendaro kun 12 lunaj monatoj. Sekve la jaroj enhavas malpli ol 365,2425 tagojn kaj ĉiu jaro komenciĝas iom pli frue (proksimume 11 tagoj) konsiderante sunan ciklon. La sama monato okazas en la sama sezono post 33 jaroj.

Islama kalendaro
Luna kalendaro
12-monata kalendaro
Komenco622
Finonuntempe
vdr

La komenca punkto de la erao de la islama kalendaro estas la Heĝiro, kiam Mohameto kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekao al Medino en la somero de 622 p.K.

En 638 p.K, Umar ibn al-Ĥattab (592-644) Raa enkondukis la kalendaron kiel rimedon por unuigi la variajn kalendarojn tiam en uzo ĉe la islamaj popoloj. La jaroj estas kalkulitaj de la tago, kiam Mohameto forlasis la urbon Mekao, je la 16-a de julio 622 p.K. La kalendaro estas ankaŭ nomita Heĝira Kalendaro ĉar la formigrado estas nomita Heĝiro. La unua tago de la unua monato (1 MuHarram) de la unua jaro (1 AH) estas tiu tago.Datoj en ĉi kalendaro estas kutime mallongigitaj per AH el la latinigita esprimo Anno Hegirae, "en la jaro de la Heĝiro". Jaroj antaŭ la Heĝiro estas skribitaj BH. Ne estas jaro Nulo.

Post Heĝira kalendaro havas du tipojn.

1- Luna post-heĝira, kiun uzas plej multaj arabaj kaj islamaj landoj, baziĝas sur la rondiro de la luno ĉirkaŭ la tero. Por ŝanĝi tian jaron en la kristanan uzu jenan formulon: y = x + 621,54 – 3x/100, en kio y = kristana jaro kaj x = luna post-heĝira jaro.

2- Suna post-heĝira jaro, kiun uzas irananoj kaj kelkaj aliaj landoj, baziĝas sur la cirklo de la tero ĉirkaŭ la suno. Ties formulo estas: z = x − 3 * x/100, en kio z = post-heĝira suna jaro kaj x = post-heĝira luna jaro, kondiĉe ke oni rezignu la decimalaĵojn post la x/100.

Kiam oni ne substrekas, ke la jaro estas suna aŭ luna, se temas pri malnovaj islamaj tekstoj, oni celas la lunan.

Nomo de la monatoj

N-roNomoArabeSignifoRimarko
1al-Muharramarabe ٱلْمُحَرَّم, al-MuḥarrammalpermesitaSankta monato, dum kiu ĉia batalo estas ḥarām (malpermesita). La 10-a de muḥarram estas la festotago Aŝura.
2Safararabe صَفَر, Ṣafarmalplena...
3Rabi' al-aŭŭalarabe رَبِيع ٱلْأَوَّل, Rabīʿ al-ʾaŭŭalla unua de printempoOrigine printempa monato en la antaŭislama kalendaro. Sankta monato por multaj islamanoj pro la naskiĝo de Mohamedo.
4Rabi' ath-thani

Rabi' al-aĥir
arabe رَبِيع ٱلثَّانِي, Rabīʿ aṯ-ṯānī

arabe رَبِيع ٱلْآخِر, Rabīʿ al-ʾāĥir
la dua / lasta de printempo
5Ĝumada al-ulaarabe جُمَادَىٰ ٱلْأُولَىٰ, Ĝumādā al-ʾūlāla unua de seka teroProbable somera monato en la antaŭislama kalendaro.
6Ĝumada ath-thanija

Ĝumada al-aĥira
arabe جُمَادَىٰ ٱلثَّانِيَة, Ĝumādā aṯ-ṯānījah

arabe جُمَادَىٰ ٱلْآخِرَة, Ĝumādā al-ʾāĥirah
la dua / lasta de seka tero
7Raĝabarabe رَجَب, RaĝabrespektoLa dua sankta monato, dum kiu ĉia batalo estas malpermesita.
8Ŝa'banarabe شَعْبَان, Ŝaʿbāndisigita
9Ramadanoarabe رَمَضَان, Ramaḍānbrulanta varmegoMonato de fasto.
10Ŝaŭŭalarabe شَوَّال, ŜaŭŭāllevitaLa 1-a de ŝaŭŭāl estas la festotago Eid ul-Fitr, la fino de la fasto.
11Dhu al-ka'daharabe ذُو ٱلْقَعْدَة, Ḏū al-qaʿdahtiu de la sidadoSankta monato, dum kiu batalo estas malpermesita.
12Dhu al-hiĝĝaharabe ذُو ٱلْحِجَّة, Ḏū al-ḥiĝĝahtiu de la pilgrimadoDe la 8-a ĝis la 10-a de tiu monato okazas la haĝo, la pilgrimado de islamanoj al Mekko. La kvara sankta monato, dum kiu batalo estas malpermesita.

Nomoj de la tagoj de la semajno

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

N-roNomoSignifoTraduko
1arabe يوم ٱلْأَحَد, jaŭm al-ʾaḥadla unuadimanĉo
2arabe يوم الاِثْنَيْن, jaŭm al-iṯnajnla dualundo
3arabe يوم ٱلثُّلَاثَاء, jaŭm aṯ-ṯulāṯāʾla triamardo
4arabe يوم ٱلْأَرْبِعَاء, jaŭm al-ʾarbiʿāʾla kvaramerkredo
5arabe يوم ٱلْخَمِيس, jaŭm al-ĥamīsla kvinaĵaŭdo
6arabe يوم الجُمْعَة, jaŭm al-ĝumʿahla kunvenovendredo
7arabe يوم السَّبْت, jaŭm as-sabtla ripozosabato

La jaroj 1421 kaj 1422 de la Islama Kalendaro korespondas kun la Gregori-kalendara jaro 2001.La 1-a de Januaro 2001 estas la tago 6-a de Ŝaŭŭal 1421 AH. 1-a de Muḥarram 1422 AH estas la 26-a de Marto 2001.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ