JD.Com

JD.com (ĉine :京东; pinjine: Jīngdōng) ankaŭ konata kiel Jingdong kaj antaŭe: 360buy estas retkomerca retejo funkciigita de Pekino, Ĉinio. La retejo estas unu el la du ĉefaj retejoj en Ĉinio en elektronika komerco kune kun Ali Baba [1].

JD.Com
publika kompanioretejo vd
Dum1998 - nekonata/nuntempe
Jura formopublika kompanio
FondintojLiu Qiangdong vd
SidejoPekino
LandoPopola Respubliko Ĉinio
Dungitoj62 000
ISIN-kodoUS47215P1066
filiaj kompaniojJingdong Logistics vd
TTTOficiala retejo
vdr

En aŭgusto 2020, la valoro de la kompanio estis taksita je pli ol 105 miliardoj da dolaroj [2][3].

Historio

La firmao kiu funkciigas la retejon estis fondita en 1998 fare de Liu Qiangdong kiel privata firmao kaj en majo 2014 ĝi estis listigita sur la Nasdaq en Novjorko kaj iĝis publika firmao [4][5].

En junio 2015, la firmao ankaŭ ekfunkciis en la rusia merkato kaj lanĉis la retejon de JD ankaŭ en la rusa lingvo.

20% de la akcioj de la kompanio estas tenataj de la ĉina giganto Tencent.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj