Jack London

usona verkisto

John Griffith "Jack" London ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kiel John Griffith Chaney; naskiĝis la 12-an de januaro 1876, mortis la 22-an de novembro 1916) estis Usona verkisto.

Jack London
Persona informo
Jack London
NaskonomoJohn Griffith Chaney
Naskiĝo12-a de januaro 1876
en Usono
Morto22-a de novembro 1916
en Usono
Mortis pronaturaj kialoj • hommortigo • sinmortigo vd
Mortis pervenenado • uremiotrodozo vd
TomboJack London State Historic Park vd
Religioateismo vd
Naciecousona
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono
Alma materUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Oakland High School vd
PartioPartio de Maldekstro vd
Subskribo Jack London
Familio
PatroWilliam Henry Chaney vd
PatrinoFlora London vd
Edz(in)oCharmian London • Bessie Maddern London vd
InfanojJoan London • Becky London vd
ParencojJohn London vd
Profesio
Okupoverkisto
Laborkampoĵurnalismo • ĵurnalismo pri milito • vojaĝo vd
Aktiva enSonoma vd
Aktiva dum1895–1916 vd
Verkado
Ĝenrojromanoj, noveloj, rakontoj
VerkojThe Call of the Wild
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.

La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.

Famaj verkoj

  • The Son of the Wolf, 1900 (La Filo de la lupo)
  • The Call of the Wild, 1903 (La Voko de la sovaĝo)
  • The People of the Abyss, 1903 (La Popolo de la abismo)
  • The Sea-Wolf, 1904 (La Marolupo)
  • White Fang, 1906 (Blanka dentego, kojndento aŭ kaniko)
  • The Iron Heel, 1907 (La Fera Kalkanumo)
  • Martin Eden, 1909, membiografia romano
  • To build a fire, 1910 (Konstrui fajron)
  • The Cruise of the Snark, 1911 (La Krozado de Snark)
  • The Strength of the Strong, 1914 (La Forto de la fortoj)

Aperis en Esperanto

Kovrilpaĝo de La Balenodento

Tio estas rete legebla

Vidu ankaŭ

Originaloj rete

Eksteraj ligiloj