Joseph Fiennes

britia aktoro

Joseph Alberic Twisleton-Wykeham-Fiennes (/faɪnz/; 27a de Majo 1970), konata kiel Joseph FIENNES, estas angla aktoro de kino, teatro, kaj televido. Li populariĝis ĉefe per roloj en historiaj filmoj.

Joseph Fiennes
Persona informo
Joseph Fiennes
Naskiĝo27-an de majo 1970 (1970-05-27) (53-jaraĝa)
en Salisbury
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materGuildhall School of Music and DramaBishop Wordsworth's School vd
Familio
PatroMark Fiennes vd
PatrinoJennifer Lash vd
GefratojSophie Fiennes • Martha Fiennes • Magnus Fiennes • Ralph Fiennes vd
Profesio
Okupoaktoro • filmaktoro • voĉaktoro • teatra aktoro • filmreĝisorofilmproduktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum1993– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ekzemple li ludis la rolojn de William Shakespeare en Shakespeare in Love (1998), pro kiu li estis nomumita por la premio de BAFTA al la Plej Bona Ĉefaktoro kaj al la samkategoria premio de la Actors Guild, de Sir Robert Dudley en Elizabeth (1998), la komisaro Danilov en Enemy at the Gates (2001), Marteno Lutero en Luther (2003), kaj Monsignor Timothy Howard en la dua sezono de la televida serio American Horror Story (2012–2013). Lia ludado kiel komandoro Fred Waterford en la televida serio The Handmaid's Tale (2017–2021) estis nomumita por la premio Primetime Emmy por elstara duaranga aktoro en drama serio en 2018.

Filmoj

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Fiennes en la angla Vikipedio.