Juan Domingo Perón

27-a prezidento de Argentino

Juan Domingo PERÓN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de julio 1974) estis argentina politikisto en la 20-a jarcento.

Juan Domingo Perón
Persona informo
Juan Domingo Perón
NaskonomoJuan Domingo Perón
Naskiĝo8-an de oktobro 1895 (1895-10-08)
en Lobos
Morto1-an de julio 1974 (1974-07-01) (78-jaraĝa)
en Quinta presidencial de Olivos
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perventricular fibrillation vd
TomboQuinta 17 de Octubre vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoArgentino vd
Alma materNation Military College vd
PartioPartido Justicialista vd
Subskribo Juan Domingo Perón
Familio
PatroMario Tomás Perón vd
PatrinoJuana Sosa Toledo vd
Edz(in)oAurelia Gabriela Tizón de Perón • Eva PerónMaría Estela Martínez de Perón vd
Profesio
Okupooficiropolitikisto vd
Aktiva dum1910–1945 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Perón, arda naciisto, estis prezidento de Argentino en la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, kaj denove, mallonge, en la sepdekaj jaroj. Li fondis popolisman movadon justicialismo, ankaŭ nomatan peronismo, kiu sin apogis je la plej malsupraj tavoloj, la sindikatoj kaj la t.n. senĉemizuloj. Ĝi estis forte kontraŭkomunisma, sed sen tre klara ideologio, kio permesis la ekeston de aloj ekstremmaldekstraj ĝis ekstremdekstraj, kaj kiu ankoraŭ restas forta en Argentino (pluraj el la lastaj prezidentoj, inklude de la nuna, sin deklaras peronistoj).

La dua edzino de Perón, Eva Duarte, Evita, estis la plej potenca virino de Argentino antaŭ sia frua morto.

Lia posteulino estis la tria edzino María Estela Martínez de Perón, Isabelita, kiu estis la unua ino kiu iĝis prezidento de la respubliko.