Kálmán Isoz

Kálmán Isoz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Isoz Kálmán estis hungara muzikhistoriisto, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis D’Isoz.

Kálmán Isoz
Persona informo
Naskiĝo7-an de decembro 1878 (1878-12-07)
en Budapeŝto
Morto6-an de junio 1956 (1956-06-06) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét
ŜtatanecoHungario
Alma materUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupomuzikologo • muzikhistoriisto
vdr

Kálmán Isoz [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de junio 1956 en Budapeŝto.

Biografio

Kálmán Isoz maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1895. Li eklaboris en banko, ekde 1897 en Hungara Nacia Muzeo. Tiutempe li studis muzikon de Károly Aggházy. En 1911 li estis ĉefo de la ekspozicio pri Ferenc Liszt. Ekde 1908 li studis ankaŭ en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed pro la 1-a mondmilito poste li akiris diplomon (Ph.D) en 1921. Li estis nomumita ĉefsekretario de la menciita muzeo, en 1924 ĉefbibliotekestro de Tutlanda Biblioteko Széchényi. Li fondis muzikan kolektaĵon, kiun li gvidis ekde 1929. Li emeritiĝis en 1924, sed poste li instruis muzikhistorion en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt ĝis 1943. Liaj kontribuoj pri la hungara muziko kaj muzikistoj restas valoraj fontoj.

Elektitaj kontribuoj

  • A filharmóniai társaság múltja és jelene, 1853–1903 (1903)
  • Liszt Ferenc (1911)
  • Buda és Pest zenei művelődése (1926)
  • A rendszeres zeneoktatás meg-megindulása Budapesten (1932)
  • Erkel Ferenc “Bátori Máriá”-ja (1944)

Fontoj

Referencoj