Károly Aggházy

Károly Aggházy [kAroj aghAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aggházy Károly estis hungara komponisto, pianisto, muzika pedagogo. Lia filo estis Kamil Aggházy.

Károly Aggházy
Károly Aggházy
Károly Aggházy
Persona informo
NaskonomoAggházy Károly
Naskiĝola  30-an de oktobro 1855(nun 1855-10-30)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Mortola 8-an de oktobro 1918
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto
ŜtatanecoHungario
Familio
Frat(in)oGyula Aggházy
InfanojKamil Aggházy • Melinda Aggházy
Okupo
Okupopianistokomponisto • muzikinstruisto
vdr
Károly Aggházy

Károly Aggházy [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1855 en Pest (urbo), li mortis la 8-an de oktobro 1918 en Budapeŝto.

Biografio

Károly Aggházy aĝis 8, kiam li komencis pianludi. Inter 1867 kaj 1870 li studis en nacia muziklernejo en sia naskiĝurbo, jam tiam li komponadis. Inter 1870–1874 li frekventis konservatorion de Asocio de Muzikamantoj de Vieno, fine li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1878. Lia ĉefa instruisto estis persone Ferenc Liszt. Same en 1878 li havis stipendion en Parizo. Inter 1878–1881 li estis muzika partnero de Jenő Hubay, ili faris koncertojn eksterlande. Hejmenveninta li instruis muzikon en pluraj lokoj, pli ofte en la menciita nacia muziklernejo. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj komponaĵoj

  • 10 magyar dal (10 hungaraj kantoj), (1880)
  • Fantasie in Form von Variationen (muzikaĵo por piano, 1889)
  • Maritta, a korsós Madonna (opero, 1895)
  • A ravennai nász (opero, 1908)

Elektitaj disĉiploj

Fontoj