Kamakuro

urbo en la gubernio Kanagaŭa‎ de Japanio

Kamakura (japane: 鎌倉市 [kamakura-ŝi]) estas urbo en la gubernio Kanagaŭa en Japanio.Kamakura frontas maron ĉe la golfeto de Sagami, kaj la ĉefa parto estas ĉirkaŭata de montoj. Dum la epoko de Heian ĝi estis ĉefurbo de la regiono Kanto. De 1185 ĝis 1333 la klano Minamoto loĝis en Kamakura kaj regis la tutan Japanion (epoko de Kamakura).

Kamakura
Japana nomo鎌倉
urbo de Japanio • urbego • turisma celloko • antikva urbo
Loko
LandoJapanio
RegionoKanto
GubernioKanagaŭa
Municipokodo14204-2
Fizikaj karakteraĵoj
Areo39,60 km²
Loĝantaro (1-a de aprilo 2009)
     Tute173 746
Koordinato35° 19′ N 139° 33′ O / 35.317 °N, 139.550 °O / 35.317; 139.550 (mapo) 139° 33′ O / 35.317 °N, 139.550 °O / 35.317; 139.550 (mapo)
Simboloj
Arbojamazakura
Florogenciano
Urbodomo de Kamakura
UrboestroTakashi Matsuo
Adreso〒248-8686
Onarimachi 18-10
Telefononumero+81-467-23-3000
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kamakura.kanagawa.jp/
vdr
Budho-monumento ĉe templo Kōtoku-in

Nuntempe Kamakura estas mondfama pro siaj temploj kaj sanktejoj. La templo Kōtoku-in kun bronza Budho-monumento estas la plej konata. En la 15-a jarcento cunamo detruis la templon kaj la grandan halon ĉirkaŭ la statuo. Ekde tiam ĝi staras sub la ĉielo.

Ne nur pro la temploj, sed ankaŭ pro la proksimeco al Tokio kaj pro sia plaĝo Kamakura estas ŝatata ripozejo. Venas multaj turistoj, do estas ankaŭ multaj restoracioj kaj aliaj turismejoj.

En Kamakura estas elektronika industrio, kaj inter alie, artefaritaj satelitoj estas fabrikataj.

Transporto

Fervojo

  • Orient-Japania Fervoja Kompanio:
  • Unurelvojo de Ŝonan:
    • Linio Ŝonan-Unurelvojo Enoŝima: Stacio Katasejama — Stacio Niŝikamakura — Stacio Ŝonan-Fukasaŭa — Stacio Ŝonan-Maĉija — Stacio Fuĝimiĉo — Stacio Ofuna
  • Elektra Fervojo Enoŝima (Enoden)

Eksteraj ligiloj