Karolo Filipo de Svedio

sola filo de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia

Karolo Filipo, svede plennome Carl Philip Edmund Bertil, princo de Svedio, duko de Vermlando (naskiĝis la 13-an de majo 1979 en Stokholmo) estas la dua ido kaj la sola filo de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia. Li naskiĝis kiel kronprinco (atendebla tronheredonto). Post ŝanĝo de la leĝo pri tronheredo en 1980, lia pli aĝa fratino Viktoria iĝis kronprincino. Nun li havas kvaran lokon en la sveda tronheredo, post Viktoria kaj ŝia filino Estelle kaj ŝia filo Oskaro.

Karolo Filipo de Svedio
princo de Svedio, duko de Vermlando
Persona informo
NaskonomoCarl Philip Edmund Bertil
Naskiĝo13-an de majo 1979 (1979-05-13) (44-jaraĝa)
en Reĝa Stokholma Palaco
ReligioEklezio de Svedio vd
Etnosvedoj vd
Lingvojsvedaangla vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materRod-Insula Lernejo de Dezajno • Kent School • Smedslättsskolan • Ålstensskolan • Enskilda Gymnasiet • Lundsberg boarding school • Sveda Agrikulturuniversitato vd
Familio
DinastioBernadotte vd
PatroKarolo la 16-a Gustavo vd
PatrinoSilvia de Svedio vd
GefratojViktoria de SvedioMadeleine de Svedio vd
Edz(in)oSofia de Svedio vd
InfanojAleksandro de SvedioGabrielo de SvedioJulian de Svedio vd
Profesio
Okupomilitisto • aŭtosportisto • dezajnisto • aristokrato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Princo Carl Philip
Princino Sofia, lia edzino

Familio

Princo Karolo Filipo estis ekde 2014 fianĉiĝinta kun Sofia Hellqvist (naskiĝis la 6-an de decembro 1984). La geedziĝo okazis la 13-an de junio 2015, post kiam ŝi estas titolita princino Sofia, dukino de Vermlando.

La 16-an de aprilo 2016 naskiĝis la unua infano de princo Karolo Filipo kaj princino Sofia, la princo Aleksandro, plennome svede Alexander Erik Hubertus Bertil, duko de Sudermanio, svede Södermanland. Aleksandro havas nun la kvinan lokon en la sveda tronheredo, tuj post sia patro.