Madeleine de Svedio

Madeleine Thérèse Amelie Josephine, princino de Svedio, dukino de Helsinglando kaj Gestricio (naskiĝis la 10-an de junio 1982 en Ekerö) estas la plej juna filino de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia.

Madeleine de Svedio
princino de Svedio, dukino de Helsinglando kaj Gestricio
Persona informo
NaskonomoMadeleine Thérèse Amelie Josephine
Naskiĝo10-an de junio 1982 (1982-06-10) (41-jaraĝa)
en Palaco Drottningholm
ReligioEklezio de Svedio vd
Lingvojsvedafrancaanglagermana vd
LoĝlokoLondonoNov-JorkoStokholmoLondonoFlorido vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materUniversitato de Stokholmo • Enskilda Gymnasiet • Smedslättsskolan • Carlssons skola vd
Familio
DinastioBernadotte vd
PatroKarolo la 16-a Gustavo vd
PatrinoSilvia de Svedio vd
GefratojViktoria de SvedioKarolo Filipo de Svedio vd
Edz(in)oChristopher O'Neill
InfanojLeonore de SvedioNicolas de SvedioAdrienne de Svedio vd
Profesio
Okupomondumano • aristokrato • filantropodiplomato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Princino Madeleine

Geedziĝo kaj familio

Madeleine de Svedio kaj Christopher O'Neill post sia geedziĝo

Princino Madeleine edziniĝis la 8-an de junio 2013 kun sinjoro Christopher O'Neill, brita-usona aferisto. En septembro 2013 la kortego oficiale sciigis gravedecon de la princino. La 20-an de februaro 2014 ŝi naskis en Novjorko la filinon princino Leonore Lilian Maria, dukino de Gotlando, kaj la 15-an de junio 2015 en Danderyd (apud Stokholmo) la filon princo Nicolas, duko de Angermanio kaj en 2018 la princinon Adrienne de Svedio.