Kevin Rudd

Kevin Michael RUDD (naskita la 21-an de septembro 1957 en Nambour) estas Aŭstralia politikisto kaj eksa ĉefministro.

La Honorinda
Kevin Rudd Bakalaŭro de Artoj
Persona informo
Kevin Rudd
NaskonomoKevin Michael Rudd
Naskiĝo21-an de septembro 1957
en Aŭstralio Nambour, Queensland, Aŭstralio
ReligioAnglikanismo
LingvojanglaĉinaNordĉina dialektaro vd
ŜtatanecoAŭstralio vd
Alma materAŭstralia Nacia Universitato
PartioAŭstralia Laborista Partio
Subskribo Kevin Rudd
Familio
Edz(in)oThérèse Rein
Infanoj3
Profesio
Okupopolitikistodiplomato • politikologo vd
Laborkampoeksteraj rilatoj • politika scienco • school education • Nordĉina dialektaro vd
Aktiva enKanbero vd
En TTTPM.gov.au kaj KevinPM.com.au
26-a (due) Ĉefministro de Aŭstralio
Dum27-a de Junio 201318-a de Septembro 2013
AntaŭuloJulia Gillard
SekvantoTony Abbott
26-a (unue) Ĉefministro de Aŭstralio
Dum3-a de decembro 200724-a de junio 2010
AntaŭuloJohn Howard
SekvantoJulia Gillard
Gvidanto de Aŭstralia Laborista Partio
Dum26-a de Junio 201313-a de Septembro 2013
AntaŭuloJulia Gillard
SekvantoBill Shorten
Gvidanto de Aŭstralia Laborista Partio
Dum4-a de decembro 200624-a de junio 2010
AntaŭuloKim Beazley
SekvantoJulia Gillard
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis la partiestro de la Aŭstralia Laborista Partio je 4-a de decembro 2007 kaj, je 3-a de decembro 2007, iĝis la 26-a ĉefministro de Aŭstralio (elektita la 24-an de novembro 2007). Je 2010, li trovis, ke li jam perdis la subtenon el sia partio, kiu elektis Julia Gillard kiel la novan partiestron kaj ĉefministron. Post la nacia elektado en Aŭgusto 2010, Rudd iĝis ministro por fremdaj aferoj.

Agoj kiel ĉefministro

Dum sia unua tago post la enoficiĝo li ratifis la Protokolon de Kioto.

La 13-an de februaro 2008 Rudd proklamis kiel pardonpetan tagon kaj oficiale, nome de la registaro, petis pardonon de la aŭstraliaj indiĝenoj pro la maljustaĵoj, kiujn ili suferis de koloniigintoj kaj enmigrintoj. Pluraj antaŭuloj liaj rifuzis tian pardonpeton, dirante, ke ili persone ne kulpas. La registaro malakceptis la proponon de la Aŭstraliaj Verduloj por pagi kompenson al la Aborigenoj.

Ekonomia politiko

Dum la financa krizo de 2008 Rudd daŭre stimulis la ekonomio fiskale, laŭ kejnsismo. Grandparte pro tio la aŭstralia ekonomia ne iris en recesion, kiam la ekonomioj de multaj aliaj landoj malkreskis dum 2008 kaj 2009. La IMF kaj la OECD subtenis tiun stimuladon fiskalan, sed la plualtigitaj federalaj ŝuldoj estis konsideritaj de la amaskomunikilaro kiel nerespondeco.[1]

Julia Gillard ĉefe daŭrigis tiun ekonomian politikon.

Samseksa geedzeco

Rudd longtempe oponis leĝdoni por samseksa geedzeco, kvankam li forigis kelkajn leĝojn diskriminaciajn kontraŭ samseksemuloj.

Je majo 2013 li anoncis ke li ŝanĝis sian opinion kaj subtenis permesi samseksan geedzecon.

Ceteraĵoj

Rudd flue parolas la mandarenan ĉinan.

Referencoj