Klotild Apponyi

Grafino Klotild Apponyi [aponji], laŭ la hungarlingve kutimaj nomordo kaj geedziĝa nomo Apponyi Albertné estis aŭstrohungara kortegano, diplomato, aktivulo pri virinaj aferoj. Ŝia origina nomo estis Clothilde von Mensdorff-Pouilly-Dietrichstein, ŝia nobela antaŭnomo estis nagyapponyi [nadjaponji]. Ŝia patro estis en:Alexander von Mensdorff-Pouilly, Prince von Dietrichstein zu Nikolsburg, ŝia edzo estis Albert Apponyi, ŝia konata filo estis György Apponyi (1898 - 1970).

Klotild Apponyi
Klotild Apponyi
Klotild Apponyi
Persona informo
NaskonomoClothilde von Mensdorff-Pouilly-Dietrichstein
Naskiĝo23-an de decembro 1867 (1867-12-23)
en Vieno
Morto1-an de septembro 1942 (1942-09-01) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario
Familio
PatroAlexander von Mensdorff-Pouilly, Prince Dietrichstein von Nicolsburg
PatrinoAlexandrine von Dietrichstein
Edz(in)oAlbert Apponyi
InfanojGyörgy Apponyi (1898 - 1970) • Gräfin Maria Apponyi de Nagy-Appony
Okupo
Okupodiplomato
vdr

Klotild Apponyi[1] naskiĝis la  23-an de decembro 1867(nun 1867-12-23) en Vieno, ŝi mortis la 1-an de septembro 1942 en Budapeŝto.

Klotild Apponyi en 1897

Biografio

Klotild Apponyi devenis el germana-franca-aŭstra familio. Ŝi edziniĝis en 1897, poste ŝi urĝe perfekte lernis la hungaran lingvon. Ŝi estis tre aktiva en pluraj multaj bonfaraj kaj virinaferaj asocioj. Dum la 1-a mondmilito ŝi estis neformala diplomato por Hungario en Svislando, baldaŭ subdelegito al la Ligo de Nacioj en Ĝenevo inter 1928-1934, poste ŝi estis altigita delegito. Ŝi naskis 3 gefilojn en 1898, 1899 kaj 1903, ŝi vidviniĝis en 1933.

Anekdoto

En la Ligo de Nacioj oni diskutis pri kvotoj de produktado de papavoj, kie Hungario ricevis malmulton, ja ekzistas malmultaj farmaciaj uzinoj por prilabori ilin. Klotild Apponyi postulis pli, ĉar la hungaroj manĝas papavojn. La delegitoj ridis ŝin, sed ŝi petis iom da tempo. Ŝi bakigis tuj papavajn kukojn en sia biendomo en Hungario kaj la kukoj alvenis per flugmaŝino. Ŝi servis ilin al la delegitoj, poste Hungario ricevis la petitan kvoton.

Memorigiloj

  • duopaj palacoj Klotild en Budapeŝto (ankaŭ nun videblaj)

Fontoj

Referencoj

Duopaj palacoj Klotild en Budapeŝto