Kristana Esperantista Ligo Internacia

faka asocio de UEA

La Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estas la organizo de esperantistaj protestantoj, kunlaboranta kun UEA, fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.

Kristana Esperantista Ligo Internacia
Emblemo de Kristana Esperantista Ligo Internacia
CeloKrei efikan kontakton inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo
InfluaeroMondo
Fondiĝo25-a de aŭgusto 1911
FondiĝlokoAntverpeno
PrezidantoPhilippe Cousson
SekretarioPavel Polnický
KasistinoÁgnes Ráczkevy-Eötvös
RedaktoroBengt Olof Åradsson
Anaro350 (2017)[1]
EldonojDia Regno
Interretejohttp://keli.chez.com
Lasta modifo2-an de novembro 2017
vdr

KELI konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj kaj Baptistoj, sed ankaŭ kelkaj katolikoj kaj ortodoksuloj membras en ĝi.

La celo de KELI estas krei efikan kunlaboron inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo. Oni klopodas atingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj protestantaj organizaĵoj, per eldonado de internacia ligorgano, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp.

En 2017 KELI havis 350 membrojn. Prezidanto estis Philippe Cousson. Ĝia organo Dia Regno aperas sesfoje jare.

Historio

Protestanta Esperanto-agado antaŭ KELI (ĝis 1911)

El revuo asocia al revuo tutprotestanta: la naskiĝo de Dia regno

La naskiĝo de KELI estas ege ligita al unu homo, la germana Paul Hübner, kaj al liaj klopodoj akceptigi Esperanton en unu granda internacia kristana asocio: la Kristana Asocio de Junaj Viroj (KAJV, pli bone konata sub ĝia angla akronimo, YMCA).

En 1906, la barono Waldemar von Starck, tiama sekretario de la centra komitato de KAJV, vizitis la duan UK-on kiu okazis en Ĝenevo. Tiu vizito impresis la funkciulon, kiu en 1907 publikigis en la revuoj de KAJV kelkajn favorajn artikolojn pri Esperanto[2]. Tio havis konsekvencojn, iomete en la KAJV, sed ankaŭ ekstere, kaj en Bostono, 1200 kristanoj, membroj de la Junula Societo de Kristana Agado (en la angla, Young People's Society of Christian Endeavour), alia internacia kristana (sed evangeliisma) asocio, deklaris sin esperantistoj; oni do komencis paroli pri uzi Esperanton kiel interligo en la kongresoj de la KAJV, la venonta estinte tiu de 1909, en Barmen (nun parto de Wuppertal, Germanio)[3].

Vidante ĉion ĉi, Paul Hübner, esperantisto kaj KAJV-ano el Mülheim am Rhein (hodiaŭ parto de Kolonjo), decidis krei revuon por apogi tiun lingvon ene de KAJV. Li petis al Waldemar von Starck lian helpon; li do donis al li la adresaron de KAJV. Nu, Paul Hübner povis aperigi la unuan numeron de sia revuo en februaro 1908, kaj li titolis ĝin "Esperanto en la servo de la Dia regno. Monataj raportoj pri la disvastigo de Esperanto inter Kristanaj Unuigoj de Junaj Viroj (K.U.J.V.)". La du unuaj numeroj estis hektografitaj; kiam li certis ke kvin esperantistoj abonus, li decidis presi ĝin. En aprilo 1908, la nun presita revuo estis sendita al la ok abonitoj[3].

En junio, la revuo ŝanĝis siajn celojn. El revuo nur por kaj pri la KAJV, ĝi fariĝis revuo por ĉiuj "veraj kristanoj". En la antaŭparolo, Hübner skribas: "La legantaro ne devas konsisti nur el membroj de niaj unuiĝoj; ĉiu devas legi nian revuon, ĉiu, ĉu juna, ĉu maljuna, precipe ĉiu esperantista kristano[4]". La titolo de ankoraŭ plilongiĝis, kun la aldono de "kaj de la tuta vera kristanaro". En la kolumnoj de la revuo, ekaperis tiam notojn pri esperantistaj kristanaj agadoj tutmonde. Junio 1908 estas do la naskiĝdato de la protestanta Esperantista movado[5].

En decembro 1908, la revuo havis pli ol 80 abonitoj. Sed tiu numero estis la lasta de Esperanto en la servo de la Dia regno. Hübner, juĝante ke la nomo de la revuo estis tro longa, decidis ŝanĝi ĝin. Post li pensis pri "Kristana Esperantisto", kiun multaj abonitoj ŝatis, li ricevis leteron de Paul Christaller el Stutgarto, kiu estis influriĉa esperantisto tiam. Eble provante komplezi al Christaller, Hübner akceptis lian proponon, kaj alinomis sian revuon "Dia regno", nomo kiun ĝi konservis ĝis hodiaŭ[6].

En 1909, Dia Regno fakte estante la interligo inter la diversaj protestantaj Esperantistoj, kaj ne nur la KAJV-membroj, havis 140 abonitojn; sed ankaŭ deficiton de 140 spesmiloj, pagitan de Hübner mem.

Aliaj agadoj

Tamen, la kreo de la revuo kiu iĝos poste la revuo de KELI estis nek la sola agado de la protestantaj esperantistoj, nek la sola protestanta revuo en Esperanto, eĉ se ĝi estis la sola nur en Esperanto.

Kursoj okazis en pluraj KAJV-centroj, en Mülheim mem de Hübner, sed ankaŭ en Breslau (nun Vroclavo) aŭ Dresdeno, kaj multaj agadetoj okazis, stimulitaj de la revuo[7]. Unuopuloj provis propagandi Esperanton ĉe la Unuiĝo de Kristanaj Studentoj en Francio, ĉe la Gideons International aŭ la Philadelphians Society en Usono, ĉe la Tutmonda Kristana Studenta Ligo en Moskvo, ktp[8]... La unuaj Kristanaj Esperantistaj rondoj stariĝis en Britio, unue en Londono en 1909, kaj poste en EdinburgoSheffield: tiuj rondoj povas esti rigardataj kiel la unuaj KELI-rondoj[9]. Internacinivele, pere de Dia Regno, fondiĝis tutmondan preĝligon laŭ la instigoj de H.A. Luyken, kiu havis nur etan sukceson, sub la aŭspicoj de la nordlondona grupo de "Christian Endeavour"[10], sed kiu iĝos pli malfrue parto de KEL (unua nomo de KELI)[11].

En majo 1908 aperis alian protestantan revuon en Esperanto. En Ĝenevo, ekaperis la revuon European Christian Endeavour, kiu estis dulingva (angla kaj Esperanto), kaj kiu havis, kiel Esperanto en la servo de la Dia regno por la KAJV, kiel celo enigi Esperanton en la Kristanan Agadon[7],[Noto 1].

Ankaŭ antaŭ la fondiĝo de KELI okazis la unua renkontiĝo de protestantaj esperantistoj. Dum la 4a UK en Dresdeno, Hübner organizis specialan kunsidon, kaj multaj protestantaj partoprenantoj de la UK loĝis samloke, en la Christliches Hospiz. La speciala kunsido okazis en ĉambro de la KAJV, en kiu Hübner kaj la pastoro kaj prezidanto de la Svisa Esperanto-Societo Friedrich Schneeberger parolis. Hübner, malriĉa pro la kostoj de la revuo kiu perdis monon, pagis la vojaĝon de Schneeberger: nu tiu ĉi volis paroli pri reformoj en la lingvo! Oni sukcesis malkuraĝigi lin, kaj li fine parolis pri "kiujn servojn povas Esperanto fari por la afero de la Dia Regno"[Noto 2]. Dimanĉon ili partoprenis diservon en Esperanto, kies temo estis "Vidante la stelojn, ili fariĝis ĝojigitaj" kaj "Estu gajaj en espero"[12]. Unu jaron poste, en la KAJV-kongreso de Barmen, malgraŭ la kontraŭesperantan sintenon de la KAJV-estraro (kiu interalie rifuzis ke Esperanto estis temo de prelego kaj malpermesis ĉian propagandon por Esperanto pro la fakto ke la Biblio ne estis tradukita[Noto 3]), okazis etan kunsidon de Esperantistoj, kun nur ege malmulte da negermanoj, kiu tamen decidis pli forte agadi por Esperanto en KAJV kaj ankaŭ en aliaj Kristanaj rondoj: estis do nova paŝo al fondiĝo de KELI[13].

Tiuepoke, ĉefe post la 3a UK, protestantoj multe laboris por traduki la Biblion. Laŭ propono de Edmond Privat, la kongreso decidis nomumi kvarpersonan ekumenan komitaton: la anglikano John Cyprian Rust, la luterano Friedrich Schneeberger, la katoliko Émile Peltier kaj Zamenhof mem. Sed, devigite de sia eklezio, la pastro Peltier malakceptintu eniri la komitaton; kaj, kiel ni jam diris, Schneeberger aliĝis iom poste al Ido. La komitato malsukcesis[Noto 4]; pro tio en 1909, nacia Brita kongreso de Leeds decidis krei plene Britan kaj protestantan komitaton, kiu multe laboris[14]. En Dia Regno, Hübner post la malsukceso de la internacia komitato proponis iom antaŭ la kongreso de Leeds ke ĉiu kompetenta Esperantisto sendu al la revuo partoj de la Biblio[15].

Fondiĝo de la ligo

Paŝoj al la fondiĝo

Unua paŝo: Kristana Esperantista Adresaro (Hübner)

Post la kunveno de Barmen, Hübner decidis konscie plivastigi la kadron de sia agado. Li do decidis krei Kristanan Esperantistan Adresaron: de oktobro 1909, oni trovis en Dia Regno plenigotajn "adresfoliojn"[16]. Tiel li priskribas en 1909 en Dia Regno sian projekton:

"En ĝi devas esti enskribitaj ĉiuj sinceraj Kristanoj, kiuj sopiras al la disvastigo de la regno de Kristo. La Kristana Adresaro havas la celon, instigi la Kristanajn Esperantistojn interrilati per leteroj aŭ kartoj; plue ĝi devas kuraĝigi ĉiujn dubemajn samcelanojn por ke ili fervore daŭrigu la propagandon de nia afero, precipe inter K.A.J.V. kaj "Kristana Celado"[17]."

Ne nur Esperantistoj povis aliĝi al la Adresaro; tamen, ĉiu neesperantisto aŭ promesu lerni Esperanton, aŭ promesu ĉiufoje peti la helpon de Esperantisto por respondi[18].

En decembro 1910 la Adresaro estis preta kaj senpage sendita al ĉiuj abonitoj de Dia Regno; krome ĝi kostis 0,10 spesmilo. En 1912 aperis tri aldonoj aldonante novajn nomojn. Jen la statistikoj[19]:

Lando19101912Sume
Ameriko (ĉefe  Usono )1888116
 Germanio9416110
 Unuiĝinta Reĝlando (Britio)522476
Aŭstrio kaj Bohemio23326
Finnlando[20]15116
 Norvegio12012
 Rusio6410
 Svislando5510
Oceanio538
 Hispanio707
Afriko505
 Nederlando325
 Francio314
 Portugalio303
 Svedio303
 Danio213
 Belgio033
 Unuiĝinta Reĝlando (Britio)202
 Bulgario101
Sume259151410
Dua paŝo: Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno (Page)
Proponita emblemo por la "Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno" de William Page en 1910.

De la 13a ĝis la 23a de junio 1910, okazis en Edinburgo la unua Tutmonda Misia Konferenco. Tie aktivis jam de jaroj tre sindonema Kristana Esperantisto: William Page.

En 1909 li prelegis en Edinburgo (kun cento da ĉeestantoj) kaj verkis artikolojn en Dia Regno pri la misio, raportante la lingvajn malfacilaĵojn. En tiuj artikoloj, li interalie petas al Hübner ke Dia Regno celu pli vastan legantaron ol KAJV simpatiantoj, kaj faru kun ĝi "Monatan Esperantan organon por tiuj kiuj preĝas kaj laboras por la venigo de la Regno de Dio en ĉiu parto de la mondo[21]".

Dum la Misia Konferenco, en kiu pli ol 1200 misiaj laborantoj partoprenis[22], Page sendis al ĉiu delegito cirkuleron pri la graveco de Esperanto por la misia kampo, broŝureton kun la prediko sur la monto (tradukita de la pastro John Beveridge) kaj ekzempleron de la ĉefeĉ-ŝlosilo en la nacia lingvo de la ricevonto[23].

Por pagi la altajn kostojn (120 spesmiloj), li decidis fondi la unuan sekcion de iu Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno, kiu sukcesis pagi la kostojn, sed ne multe pli, interalie pro la manko de Biblio-traduko. Page tamen petis en Dia Regno ke la kristanoj kreu aliajn sekciojn por plenumi tiujn taskojn:

  1. Propagandi Esperanton ĉe la kristanoj;
  2. Aranĝi Esperantlingvajn diservojn;
  3. Eldoni literaturon;
  4. Helpi unu la aliajn[24].

Tiu Societo do estus tre "bottom-up"-a, kun sendependaj sekcioj unuiĝitaj malklare, sen ebleco aliĝi rekte al ĝi.

Hübner subtenis malvarme la ideon, ĉar li taksis la projekton tro frua. Li tamen aldonis al la titolo de la revuo "kaj ĉiuj vere Kristanaj Societoj"[24].

Tria paŝo: Internacia Ligo de Kristanaj Esperantistoj (Cnossen)

Se la UK-oj de Barcelono kaj de Vaŝingtono ne permesis al Hübner ion fari, li sentis la emon denove organizi renkontiĝon de Esperantistaj kristanoj dum la UK de Antverpeno. Hübner petis al Rodolphe Horer el Lisbono verki projekton diskutotan kaj al Wiebe Cnossen el Nederlando prepari surloke[25].

Cnossen kontaktis la prezidenton de la Antverpena KAJV, la S-ron Pijl, kiu entuziasme reagis, kaj akceptis preti salonon por la kunveno en la ejo de KAJV kaj eĉ pretis helpi la partoprenontojn trovi gastejon en Antverpeno.

Se la reago de Pijl estis bonvena, ĝi ne tute estis neatendita. Pli surpriza estis reago de la prezidento de la LKK, Amatus van der Biest-Andelhof. Ĝi oficiale skribis al Hübner petante al li organizi kunvenon de kristanaj Esperantistoj en la kadro de la Kongreso, tute agnoskite do de la neŭtrala movado. Kiel de Hoog skribis: "eĉ antaŭ la sia ekzisto K.E.L.I. jam estis fakorganizo de la movado[26]!"

Alian surprizon Cnossen mem preparis. Kontraŭe al Page kiu vivis urbe kaj pensis sian Societon kiel grupon de urbaj kluboj, Cnossen estis terkultivisto en eta frislanda vilaĝo, kie ne eblis fondi klubon, sen granda urbo apude. Li do proponis oficialan punkton en la kunveno pri fondo de Internacia Ligo de Kristanaj Esperantistoj (ILKE), al kiu eblus aliĝi rekte, kaj verkis malneton de ĝia regularo[26]:

"La kunveno en Antverpeno havos kiel programpunkton "Interkonsiliĝo pri Internacia Ligo". El tio rezultis K.E.L.I., do s-ro W i e b e  C n o s s e n estas fakte la homo, kies propono donis la puŝon al la finfina naskiĝo de K.E.L.I., post kvarjara gravedeco[27]."

Fondiĝo

Dum la UK de Antverpeno, en 1911, la protestanta Esperantistaro sendis du leterojn, unu al la KAJV kaj la alia al la Christian Endeavor.

La unua estis sendita la 20-an de aŭgusto 1911 kaj petis ke Esperanto estu uzata en la internacia laboro de KAJV; kontraŭe al la respondo de 1909, tre negativa, la respondo estis pli promesplena: la temo estis diskutota dum la Plena Kunsido de 1912[28].

La dua estis sendita je la fino de la kunveno kiu decidis la kreon de la societo, kiu iĝos KELI, la 25-an de aŭgusto 1911, je 10H30, en la kongresejo. Ĝia raportisto estis Joseph Rhodes kaj ĝia prezidento Hübner mem.

28 personoj (Wiebe Cnossen ne ĉeestis) diskutis la taŭgecon de la kreado de internacia ligo: unuvoĉe, la kunsido akceptis la principon de starigo de tia ligo[11].

Se la principo estis bone akceptita, la realigo disigis du skolojn.

La unua estis la "brita skolo", kun Page kiel voĉo.

La dua estis la "germana skolo", kun Hübner kiel voĉo. La ideo de tiu skolo estas bone videbla en la letero sendita al la KAJV: la celo de la ligo estu helpi la progresigon de Esperanto en la grandaj protestantaj tutmondaj asocioj. Tio estus fina venko de la kristana Esperantismo, kaj la kondiĉo por ke la celoj de la "brita skolo" estus realigeblaj.

La du skoloj, do, ne oponis en la fina celo, sed en la maniero atingi ilin, ĉu nun sed malgrandskale, ĉu poste profesie sed necerte.

Alia demando estas la ligiteco al Dia Regno.

La Unua mondmilito

Problemoj, stagnadoj kaj revekiĝoj

La Dua Mondmilito

Postmilite: estiĝo de kongresoj

KELI organizas ĉiujarajn kongresojn – Kongreson de KELI ekde 1999 alterne kun Ekumena Esperanto-Kongreso.

Kongresoj

NumeroJaroUrboLandoNoto
11948Tostarp  Svedio
21949Teylingerbosch  Nederlando
31950La Rochette  Francio
41951Markleuthen  Germanio
51952Fredtun  Norvegio
61953Rüdlingen   Svislando
71954Oosterbeek  Nederlando
81955Reims  Francio
91956Jönköping  Svedio
101957Münchenwiller   Svislando
111958Würzburg  Germanio
121959Nijenrode  Nederlando
131960Hedenesse  Nederlando
141961Bishop's Strotsford  Britio
151962Strandbaden  Svedio
161963Graz  Aŭstrio
171964Lunteren  Nederlando
181965Boldern   Svislando
191966Debrecen  Hungario
201967Torre Pellice  Italio
211968Limburg  Germanio1-a Ekumena Kongreso.
221969Kiljava  Finnlando
231970Brno / Klagenfurt  Ĉeĥoslovakio /  Aŭstrio2-a Ekumena Kongreso. Unue organizita en Brno, ĝia permeso estis nuligita lastatempe, kaj finfine okazis en Klagenfurt[29].
241971Abingdon  Britio
251972La Rochette  FrancioDuafoje okazis en La Rochette.
261974Hamburgo / Langenhorn  Germanio3-a Ekumena Kongreso.
271975Jönköping  SvedioDuafoje okazis en Jönköping.
281976Montpellier  Francio
291977Edinburgh  Britio
301978Varna  Bulgario4-a Ekumena Kongreso. Okazis dum la 63-a UK.
311979Bienenberg   Svislando
321980Södertälje  Svedio
331981Dalfsen  Nederlando5-a Ekumena Kongreso.
341982Burgh-Haamstede  Nederlando
351983Esztergom-Kertváros  Hungario
361985Augsburg  Germanio6-a Ekumena Kongreso.
371986Rouillé  Francio
381988Jyväskylä  Finnlando
391989Annan Court  Britio7-a Ekumena Kongreso.
401990Le Louverain   Svislando
411991Jönköping  SvedioTriafoje okazis en Jönköping.
421992Velence  Hungario8-a Ekumena Kongreso.
431993Viviers  Francio9-a Ekumena Kongreso.
441994Gostyń  Pollando10-a Ekumena Kongreso.
451995Kaŭno  Litovio11-a Ekumena Kongreso.
461996Szombathely  Hungario12-a Ekumena Kongreso.
471997Graz / Zalaegerszeg  Aŭstrio /  Hungario
481998Nanto  Francio13-a Ekumena Kongreso.
491999Gliwice  Pollando14-a Ekumena Kongreso.
502000Janské Lazné  Ĉeĥio
512001Zagrebo  Kroatio15-a Ekumena Kongreso.
522002Berekfürdő  Hungario
532003Rimini  Italio16-a Ekumena Kongreso.
542004Bystřice pod Hostýnem  Ĉeĥio
552005Piliscsaba  Hungario17-a Ekumena Kongreso.
562006Strážné  Ĉeĥio
572007Pelplin  Pollando18-a Ekumena Kongreso.
582008Prybilina  Slovakio
592009Vroclavo  Pollando19-a Ekumena Kongreso.
602010Beregdaróc  Hungario
612011Poděbrady  Ĉeĥio
622012Zöblitz  Germanio
632013Svitavy  Ĉeĥio
642014Trento  Italio20-a Ekumena Kongreso.
652015Strasburgo  Francio21-a Ekumena Kongreso.
662016Bratislavo  Slovakio
672017Zöblitz  Germanio
682018Poděbrady  Ĉeĥio22-a Ekumena Kongreso. Duafoje okazos en Poděbrady.
692018Révfülöp  Hungario
702021Legnica  PollandoOrigine planita por 2020
712022Domaszék  Hungario
722023Białystok  Pollando
732024Vác  Hungario

Notoj kaj fontoj

Notoj

Fontoj

Fontoj

Eksteraj ligiloj


Vidu ankaŭ