Kristina

Kristína Peláková, pli konata sub artista nomo Kristina (n. 20-a de aŭgusto 1987, Svidník) estas slovaka kantistino.

Kristina
Bazaj informoj
NaskonomoKristína Peláková
Naskiĝo20-an de aŭgusto 1987 (1987-08-20) (36-jaraĝa)
en Svidník,  Ĉeĥoslovakio
Ĝenrojpopmuziko
Profesiokantistino
Instrumentojpiano
Aktivaj jaroj2007 - nuntempo
EldonintoH.o.M.E. Production, Brjan Music
Retejowww.kristinamusic.sk
Persona informo
Lingvojslovaka
ŜtatanecoSlovakio
Okupo
Okupokantisto
TTT
Retejohttps://www.kristinamusic.sk/
vdr

Biografio

Kristina jam ekde infanaĝo kantis, ludis pianon kaj dancis. Ŝi finstudis en koŝica konservatorio. Post interkonatiĝo kun produktoro Martin Kavulič kaj eldonejo H.o.M.E. production ŝi komencis aktive kanti. La unua unuopaĵo „Som Tvoja“ estis al ŝi aperigita en kunlaboro kun repisto Opak el Bratislavo kaj ŝia ŝatata muzika grupo A.M.O. printempe de 2007.

En la jaro 2008 ŝi rekantis kanton de Beáta Dubasová „Vráť mi tie hviezdy“, kio alportis al ŝi ĝeneralan famon en Slovakio. La kanto fariĝis unu el la plej sukcesaj slovakaj komponaĵoj de la jaro 2008.

Eurovision Song Contest 2010

Kristina partoprenis ankaŭ en kantista konkurso Eurovision Song Contest 2010 kun kanto „Horehronie“. Tekston verkis Kamil Peteraj. Ŝi gajnis kun tiu ĉi kanto en la kvara kvaronfinalo kun nombro 36,7 % voĉoj kaj ankaŭ ŝi gajnis en la unua duonfinalo kun nombro de voĉoj 31,2% kaj ankaŭ kun la plej alta akiro de punktoj (12) de ĵurio. La 28-an de februaro 2010 ŝi partoprenis la naciaj finalon, kie ŝi fine akiris la saman nombron de punktoj kiel la dua Mista kun komponaĵo „Emotions“, sed dank' al pli granda nombro de voĉoj de spektantoj ŝi triumfis kaj reprezentis Slovakion en eŭropa finalo en Norvegio, kiu okazis inter la 25-a - 29-a de majo 2010.

Diskaro

Albumoj

  • … ešte váham (2008)
  • V sieti ťa mám (2010)

Unuopaĵoj

  • „Som Tvoja“ (2007)
  • „Vráť mi tie hviezdy 08“ (2008)
  • „Ešte Váham (pieseň)“ (2008)
  • „Horehronie“ (2010)
  • „Stonka (pieseň )“ (2009)
  • „Tajná láska“ (2010)
  • „Pri oltári“ (2010)
  • „Tak si pustím svoj song“ (2010)
  • "V sieti ťa mám“ (2010)
  • "Life Is a Game" - oficiala kanto de Mondĉampioneco en glacihokeo 2011 (2011)
  • „Zblíženie“ (2010)

Aŭskultebla

Aliaj projektoj