Kserkso la 1-a (Persio)

persa reĝo de la 5a jarcento a.K.

Kserkso la 1-a (malnovpersa: 𐎧𐏁𐎹𐎠𐎼𐏁𐎠, Xšayār̥šā, ankaŭ Khshayārsha;[1] klasika greka: Ξέρξης; ĉirkaŭ 518 – aŭgusto 465 a.K.), ofte nomita Kserkso la Granda, estis la kvara Ŝahanŝaho de la Aĥemenida Imperio, kiu regis ekde 486 ĝis 465 a.K. Li estis la filo kaj posteulo de Dario la Granda (522 a.K.–486 a.K.), kaj lia patrino estis Atosa, filino de Ciro la Granda (550 a.K.–530 a.K.), la fondinto de la Aĥemenida Imperio. Kiel lia patro, li regis la imperion ĉe ĝia teritoria maksimumo. Li invadis Grekion kaj venkis batalon de ĉe Termopiloj, sed malvenkis la militon. Li regis de 486 a.K. ĝis sia murdo en 465 a.K. el la manoj de Artabano, la komandanto de la reĝa gardistaro. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Kserkso la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Irano
Morto1-an de decembro 2004 (2004-12-01)
en Persio
Mortigita deArtabanus vd
TomboIrano vd
ReligioZaratuŝtrismo vd
ŜtatanecoAĥemenida Imperio vd
Familio
DinastioAĥemenida dinastio vd
PatroDario la 1-a vd
PatrinoAtosa vd
GefratojArtazostre • Gobryas • Arsames • Artobazanes • Ariamenes • Ariabignes • Abrocomes • Masistes • Aĥemeno de Egiptio • Arsamo vd
Edz(in)oAmestris vd
InfanojDarios • Histaspes • Artaĥŝaŝt • Rhodogune • Amytis • Artarius vd
Profesio
Okupoŝtatreprezentanto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kserkso la 1-a estas rimarkinda en okcidenta historio pro sia dua persa invado de Grekio en 480 a.K. Lia armeo provizore kaptis kontinentan Grekio norde de la Istmo de Korinto[2][3] ĝis iliaj perdoj ĉe Salamino kaj Plateo jaron poste renversis tiujn gajnojn kaj decide finis la duan invadon. Tamen Kserkso sukcese disbatis ribelojn en Egiptio kaj Babilono.[4] Kserkso ankaŭ kontrolis la kompletigon de diversaj konstruprojektoj ĉe Suzo kaj Persepolo.

Oni identigas Kserkson kun la reĝo Aĥaŝveroŝ en la biblia Libro de Ester,[5] kiun kelkaj kleruloj, inkluzive de la germana filologo kaj eklezihistoriisto Eduard Schwartz, la kleriko kaj akademiano William Rainey Harper — ambaŭ nun forpasintaj — kaj la biblia akademiano Michael V. Fox konsideras kiel historia romano.[6][7] Tamen estas nenio kiu proksimas al ĝenerala konsento pri kiu historia evento disponigus la bazon por la rakonto.[8] Laŭ W.S. McCulloiugh, “Povas ekzisti iu fakta nukleo subtenante la rakonton pri Ester, sed la libro en sia estanta formo montras tiajn malprecizaĵojn kaj faktokonfliktojn ke oni devas priskribi ĝin kiel historia fikciaĵo.”[9]

Notoj

Vidu ankaŭ