La KancerKliniko

(Alidirektita el La Kancerkliniko)

La KancerKliniko (mallonge LKK) estas humura satira gazeto trimonata, sindiranta “politika, kultura, skandalema, ajnista„ kiu ekaperis en 1976.

La KancerKliniko
La 1000-a paĝo de LKK. De dekstre maldekstren: Hera Elik, Armela LeQuint, Ĵak LePuil, Georgo Lagrange, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Statue staras sur la meblo, JoPetro Danvy. En la kadro, Zorhof.
La 1000-a paĝo de LKK. De dekstre maldekstren: Hera Elik, Armela LeQuint, Ĵak LePuil, Georgo Lagrange, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Statue staras sur la meblo, JoPetro Danvy. En la kadro, Zorhof.
revuo
Specokultura, politika, skandalema, ajnista
FormatoA4
Periodecotrimonata

Lando Francio
ĈefredaktistoĴak Le Puil
Prezopo 5,50 EUR
ISSN0398-5822

vdr

Enhavo

La Esperanto-kulturo ŝuldas multon al tiu gazeto jam pli ol 40-jara: la gazeto ja entenas interalie multajn poemojn, bildrakontojn, tradukaĵojn, artikolojn opiniajn sed ankaŭ ajnecajn (kun, ekzemple, unu artikolaro pri supologio ktp). En tiu gazeto oni povas trafi jen akademianojn jen Esperanto-artistojn jen nekonatojn… kaj eĉ kelkajn VolaPüg'-partoprenantojn!

Kromaj eldonaĵoj

Aldone al la gazeto, LKK eldonas ankaŭ multajn kromaĵojn en sia KancerKlinikoTeko kaj KromKancerKliniko. Povas temi pri

Historio

LKK estis fondita de la iamaj redaktantoj de la gazeto de la Junulfako de SAT (La juna penso) – Ĵak Lepŭil', Laŭrenco (Laurent) Septier kaj Jo-Petro Danvy – al kiuj rapide aldoniĝas la desegnisto Serge Sire. Multaj kunlaborantoj. Ĉefredaktoro: Ĵak Lepŭil'.

Listo de suplementoj al La KancerKliniko

Vidu ankaŭ

SAT-Amikaro

Eksteraj ligiloj

Reklam-angulo en Vola Püg'

Volumoj Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine de LKK en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine

Kelkaj artikoloj el LKK en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)