La Rabistoj

dramo de Friedrich Schiller

La Rabistoj (germane Die Räuber) estas dramo de Friedrich Schiller, kiu verkis ĝin surbaze de eseo de Schubart. Ĝi estas junaĝa verko, plena je forto kaj ribelo kontraŭ la leĝoj, pro kiuj el agloflugo fariĝas limakirado (Carlo Bourlet). La verko iĝis elirpunkto por evoluo en la germana literaturo de la ĝenro de rabista romano.

La Rabistoj
La Rabistoj
La Rabistoj
AŭtoroFriedrich Schiller
Eldonjaro1908
UrboParizo
EldonintoHachette
Paĝoj144
vdr

El la germana al Esperanto tradukis la verkon L. L. Zamenhof. Legante tiun tradukon ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Zamenhof ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto. (Bourlet)

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Bibliografio

Eksteraj ligiloj