Laceco
medicina simptomo kutime de fizika kaj / aŭ mensa malforto; Inkluziva nomo por pluraj specoj de sentoj, kiuj instigas la homon aŭ beston moderigi ĝian agadon
Laceco (aŭ laco) estas stato de la korpo kaj animo ĉe kiu persono sentas sin malpliiĝinte aktiva kaj estas dormema. Laceco ĝenerale estas sekvo de peza korpa aŭ mensa streĉado aŭ pro longa periodo sen dormo. Laceco tamen ankaŭ povas esti simptomo de korpa aŭ mensa afekcio, kiel kormalforto, diabeto, tiroida malsano, cerba lezo (ekzemple apopleksio), aŭ klinika deprimo.
Ĉar dum laceco la koncentriĝo- kaj reagokapablo malpliiĝas, laca persono ne optimume kapablas fari aktivecojn kiuj postulas konstantan koncentriĝon kaj/aŭ reagokapablon, kiel la stirado de aviadilo.
Kiam oni parolas pri laciĝo en kombinaĵo kun aliaj plendoj, kiel malvigleco, muskolmalforteco kaj kapturniĝo, tio povas esti indiko por Kronika Laceco Sindromo.
Vidu ankaŭ
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub