Laissez-faire

Laissez-faire (franca prononco: [lɛsefɛʁ]; el france laissez faire) estas ekonomia sistemo en kiu transakcioj inter privataj grupoj de personoj estas liberaj el aŭ preskaŭ liberaj el ajna formo de ekonomia intervenismo kiel regularoj aŭ subvencioj. Kiel sistemo de pensaro, laissez-faire baziĝas sur la aksiomoj[1] ke individuo estas la baza unuo en la socio kaj havas naturan rajton al libero; ke la fizika ordo de naturo estas harmonia kaj mem-regulanta sistemo; kaj ke korporacioj estas kreitaĵoj de la ŝtato kaj tiel la cicitanoj devas rigardi ilin de proksime pro ties klinemo al la rompo de la Smith-a spontanea ordo.[2]

Tiuj aksiomoj konstituas la bazajn elementojn de la pensaro laissez-faire. Alia baza principo tenas, ke la merkatoj estu konkurencaj, regulo kiun la fruaj defendantoj de laissez-faire ĉiam emfazis.[1] Kun la celo maksimumi la liberon kaj permesi, ke la merkatoj mem-reguligu, la fruaj defendantoj de laissez-faire proponis impôt unique (ununuran imposton, laŭ nemoveblaĵoj, simile al Georgismo) por anstataŭi ĉiujn impostojn kiujn ili vidis kiel damaĝaj al la bonfaro punante la produktadon.[3]

Proponantoj de laissez-faire argumentas, ke por kompleta separado de la registaro disde la ekonomia sektoro.[4] La frazo laissez-faire estas parto de pli granda franclingva frazo kiu laŭvorte estas tradukebla al "lasu [ĝin/ilin] fari", sed en tiu kunteksto la frazo kutime signifas "lasu ĝin esti" kaj "lasu ĝin pasi."[5] Laissez-faire kapitalismo ekpraktikiĝis meze de la 18-a jarcento kaj estis plue popularigita per la verko de Adam Smith nome La riĉo de nacioj (The Wealth of Nations).[6][7] Ĝi estis hegemonia ĉefe en Britio kaj en Usono en la 19a jarcento. Asocia kun kapitalismo en la komuna uzado, estas tamen ankaŭ ne-kapitalismaj formoj de laissez-faire, kiel kelkaj formoj de merkata socialismo.

Notoj