Llívia

urbo en Hispanio

Llívia (hispane Llivia) estas enklavo de Hispanio en Francio. Ĝi estas kataluna municipo situanta je 153 kilometroj norde de ĝia provinca ĉefurbo Ĝirono, tute ĉirkaŭata de franca teritorio kiel rezulto de la Traktato de la Pireneoj en 1659 kie Hispanio cedis al Francio 33 vilaĝojn de la komarkoj de Vallespir, Capcir, Conflent, Rusiljono kaj Alta Cerdanya kiuj hodiaŭ formas, kune kun Fenolleda, la francan departementon de la Pyrénées-Orientales (Orientaj Pireneoj), ankaŭ konata kiel Nord-Katalunio.

Llívia
enklavo • municipo de Katalunio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo17527
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 506  (2023) [+]
Loĝdenso117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 59′ O (mapo)42.4639291.97907142° 28′ N, 1° 59′ O (mapo) [+]
Alto1 224 m [+]
Areo12,9 km² (1 290 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Llívia (Provinco Ĝirono)
Llívia (Provinco Ĝirono)
DEC
Llívia
Llívia
Situo de Llívia
Llívia (Hispanio)
Llívia (Hispanio)
DEC
Llívia
Llívia
Situo de Llívia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Llívia [+]
vdr
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj de Llívia
Indikŝildo kiu indikas la landlimon inter Hispanio kaj Francio, de la municipoj de Llívia (Ĝirona provinco ) kaj Angoustrine-Villeneuve-des-Escaldes (Orientaj Pireneoj)

Post la Hispana Enlanda Milito, la ebleco estis levita ke la enklavo estus sub Respublika regado, sed tiu ebleco ne realiĝis.

Ĝia enloĝantaro en 2007 estis 1.388 loĝantoj, disigitaj en teritorio de 12,83 km². Llívia apartenas al la jurisdikcio de Puigcerdà (Baixa Cerdanya). La lingvoj parolataj en la regiono estas la kataluna kaj la hispana lingvoj; kaj iom malpli la franca.

Geografio

Vilaĝetoj de la municipo Llívia
VilaĝoLoĝantaro (2007)
Cereja26
Gorguja23
disigitaj22
Llívia1.317
Totalo1.388

Loĝantaro

Historia demografio de la Municipo de Llívia
JaroLoĝantaro
1900941
1930743
1950755
1970856
20071388

Ĉefaj aktivecoj

Festcat. Lernejo de la Fersto. Estas celebrata la duan semajnon de julio, per kursoj, atelieroj, spektakloj kaj aktivecoj malfermitaj al la tuta enloĝantaro de la regiono, en kiuj partoprenas lokaj artistoj.

Eksteraj ligiloj