Departementoj de Francio

(Alidirektita el Franca departemento)

Francio estas partigita en 101 administraciajn areojn: la departementoj. Ĉiu departemento enhavas unu ĉefurbon nomitan prefektejoprefekturbo (france préfecture [prefektür]), kie ĉeestas reprezentanto de la franca registaro: la prefekto. La prefekto zorgas pri apliko de la franca leĝaro en la departemento.

Administraj dividoj de Francio

En la prefekturbo estas ankaŭ la sidejo de la Departementa Konsilio (france Conseil départemental), t.e. departementa asembleo rekte balotita de la departementaj loĝantoj. Ĝiaj ĉefaj agosferoj estas zorgo pri socialaj aferoj, departementaj kaj landaj vojoj.

Ĉiu departemento havas nomon kaj numeron. La nomo rilatas ofte al la geografiaj lokoj: riveroj, montoj, oceanoj. Kelkaj nomoj rilatas al historio. La numero estas simple la vico de la departemento laŭ alfabeta ordo antaŭ nomŝanĝoj kaj disdivido de la antaŭaj departementoj de Pariza Regiono (eksaj 75 - Seine kaj 78 - Seine-et-Oise fariĝis la nunaj 75, 78, 91 ĝis 95) . Kelkaj departementoj estas transmaraj departementoj (fr. Départements d'outre-mer/DOM), ili havas numerojn ekster la alfabeta ordo.

De la jaroj 1980-aj ekzistas la administraciaj regionoj, kiuj arigas po plurajn departementojn. Estas nun 22 francaj regionoj. (Vd. la mapon: ĉiu regiono estas distingita per koloro.)

Listo de ĉiuj francaj departementoj

La francaj departementoj
NumeroNomoĈefurbo
01 AinBourg-en-Bresse
02 AisneLaon
03 AllierMoulins
04 Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de Alta Provenco)Digne-les-Bains
05 Hautes-Alpes (Altaj Alpoj)Gap
06 Alpes-Maritimes (Marbordaj Alpoj)Nice
07 ArdèchePrivas
08 ArdennesCharleville-Mézières
09 AriègeFoix
10 AubeTroyes
11 AudeCarcassonne
12 AveyronRodez
13 Bouches-du-RhôneMarseille
14 KalvadosoCaen
15 CantalAurillac
16 Ĉarento (Charente)Angulemo
17 Charente-Maritime (Marborda Ĉarento)La Rochelle
18 CherBourges
19 CorrèzeTulle
2A Corse-du-SudAjaccio
2B Haute-CorseBastia
21 Côte-d'OrDijon
22 Côtes-d'ArmorSaint-Brieuc
23 CreuseGuéret
24 Dordonjo (Dordogne)Périgueux
25 DoubsBesançon
26 DrômeValence
27 EureÉvreux
28 Eure-et-LoirChartres
29 FinistèreQuimper
30 GardNîmes
31 Haute-GaronneToulouse
32 GersAuch
33 ĜirondioBordeaux
34 HéraultMontpellier
35 Ille-et-VilaineRennes
36 IndreChâteauroux
37 Indre-et-LoireTours
38 IsèreGrenoble
39 JuraLons-le-Saunier
40 LandesMont-de-Marsan
41 Loir-et-CherBlois
42 LoireSaint-Étienne
43 Haute-LoireLe Puy-en-Velay
44 Loire-AtlantiqueNantes
45 LoiretOrléans
46 LotCahors
47 Lot-et-GaronneAgen
48 LozèreMende
49 Maine-et-LoireAngers
50 Maniko (Manche)Saint-Lô
51 MarneChâlons-en-Champagne
52 Haute-MarneChaumont
53 MayenneLaval
54 Meurthe-et-MoselleNancy
55 MozoBar-le-Duc
56 MorbihanVannes
57 MoselleMetz
58 NièvreNevers
59 NordLillo
60 OiseBeauvais
61 OrneAlençon
62 Pas-de-CalaisArras
63 Puy-de-DômeClermont-Ferrand
64 Atlantikaj Pireneoj (Pyrénées-Atlantiques/Pirinio Atlantikoak)Pau
65 Altaj Pireneoj (Hautes-Pyrénées/Pirenèus Nauts)Tarbes
66 Orientaj Pireneoj (Pirenèus Orientals/Pyrénées-Orientales)Perpignan
67 Bas-RhinStrasburgo
68 Haut-RhinColmar
69 Rodano (Rhône)Lyon
70 Haute-SaôneVesoul
71 Saône-et-LoireMâcon
72 SartheLe Mans
73 Savojo (Savoie)Chambéry
74 Alta Savojo (Haute-Savoie)Annecy
75 ParizoParizo
76 Seine-MaritimeRouen
77 Seine-et-MarneMelun
78 YvelinesVersailles
79 Deux-SèvresNiort
80 SommeAmiens
81 TarnAlbi
82 Tarn-et-GaronneMontauban
83 VarToulon
84 VaucluseAvignon
85 VendéeLa Roche-sur-Yon
86 ViennePoitiers
87 Haute-VienneLimoges
88 Vogezoj (Vosges)Épinal
89 YonneAuxerre
90 Territoire de BelfortBelfort
91 EssonneÉvry
92 Hauts-de-SeineNanterre
93 Seine-Saint-DenisBobigny
94 Val-de-MarneCréteil
95 Val-d'OiseCergy-Pontoise

Transmaraj departementoj/DOM

numeronomoĉefurbo
971Gvadelupo (Guadeloupe)Basse-Terre
972Martiniko (Martinique)Fort-de-France
973Franca Gujano (Guyane)Cayenne
974Reunio (Réunion)Saint-Denis (Reunio)
976Majoto[1] (Mayotte)Mamoudzou


Notoj kaj referencoj

Iamaj departementoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj