Ŝi mondfamiĝis pro siaj ekstragrandaj mamoj (larĝeco de brusto 130 cm), kiuj alportis por ŝi la moknomon Miss Airbag (sinjorino Aersako) kaj aperon en la Guinness-libro de rekordoj.
Ŝia brusto estis plenigita ne kun silikono, sed per salakva implantaĵo, operaciita 3-4-foje. Ŝi estis 22-foje operaciita por beleco (lipoj, brovoj ktp.).
En 2000, oni trovis ŝin en la loĝejo morta. La mortokaŭzon oni ne diskonigis, oni supozas nur, ke la mama tropezo havis rolon en la morto (spir- kaj dolor-problemoj).