Lorienoj
Lorioj aŭ lorienoj (Loriini) estas tribo de veraj papagoj el familio Psittaculidae. Al ĝi apartenas 13 genroj de malgrandaj al mezgrandaj arbaraj birdoj. Ilia plej karaktera eco estas longa broŝpinta lango, specialigita por manĝi floran nektaron kaj mildajn fruktojn.
Ili estas amplekse distribuataj tra la regiono de Aŭstralazio, inklude sudorientan Azion, Polinezion, Nov-Gvineon, Timoron kaj Aŭstralion, kaj majoritato havas tre brilkolorajn plumarojn.
Taksonomio
Lorienoj estis longe konsiderataj aparta familio aŭ subfamilio,[1] sed nun oni ĝenerale konsideras ilin tribo en subfamilio Loriinae de psitakuledoj. Al la sama subfamilio nun apartenas triboj Cyclopsittini (figaj papagoj) kaj Melopsittacini (kun unu specio onda papago).[2][3][4][5][6]
En la loriena tribo oni grupas la genrojn en du sennomajn kaj senrangajn grupojn. La unua konsistas je genro Charmosyna[2][3] kaj tre parencaj pacifikaj genroj Phigys kaj Vini.[2] Ĉiuj aliaj genroj krom Oreopsittacus apartenas al la dua grupo.[2][3] Pozicio de Oreopsittacus estas necerta, sed almenaŭ unu esploro sugestas ke ĝi povas esti la tria grupo aparta de la du.[6]
Sistematiko de lorienoj estas jena:
Bildo | Genro | Specioj |
---|---|---|
Chalcopsitta Bonaparte, 1850 |
| |
Eos Wagler, 1832 |
| |
Pseudeos J.L. Peters, 1935 |
| |
Trichoglossus Stephens, 1826 |
| |
Psitteuteles Bonaparte, 1854 |
| |
Lorius Vigors, 1825 | ||
Phigys G.R. Gray, 1870 |
| |
Vini Lesson, 1833 |
| |
Glossopsitta Bonaparte, 1854 |
| |
Parvipsitta Mathews, 1916 |
| |
Charmosyna Wagler, 1832 |
| |
Oreopsittacus Salvadori, 1877 |
| |
Neopsittacus Salvadori, 1875 |
|