Los lunes al sol
Los lunes al sol (Lunde subsune) estas kina hispana drama filmo reĝisorita de Fernando León de Aranoa, ĉefrolulita de Luis Tosar, Javier Bardem kaj José Ángel Egido, kun Joaquín Climent kaj Nieve de Medina.
Los lunes al sol | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Los lunes al sol |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2002, 15 jan. 2004 |
Ĝenro | filma dramo, social comedy film |
Kameraado | Alfredo F. Mayo |
Reĝisoro(j) | Fernando León de Aranoa |
Produktisto(j) | Elías Querejeta |
Scenaro | Fernando León de Aranoa • Ignacio del Moral Ituarte |
Loko de rakonto | Vigo |
Muziko de | Lucio Godoy |
Rolantoj | Javier Bardem • Luis Tosar • Aida Folch • José Ángel Egido • Serge Riaboukine • Enrique Villén • Celso Bugallo Aguiar • Fernando Tejero • Nieve de Medina • Joaquín Climent • Laura Domínguez • Andrés Lima • Antonio Mourelos • Antonio Durán "Morris" • Luis Zahera • Mónica García • Luísa Merelas • Jesús Vázquez |
Produktinta firmao | Elías Querejeta PC Quo Vadis Cinéma Eyescreen Televisión de Galicia |
IMDb | |
Intrigo
Jarojn post la akra industria transformado de Vigo,[1] kaj de la amasprotestoj fare de la laborista movado pro la maldungado, kelkaj el tiuj senlaboruloj vivas la ĉiutagan vivon de malsukceso, kiu pli kaj pli malbonigas ilian situacion. Tie pasas ilia vivo, senlabore, komforte la lundojn subsune.
Geaktoraro kaj roluloj
- Luis Tosar kiel José Suárez.
- José Ángel Egido kiel Paulino "Lino" Rivas.
- Javier Bardem kiel Santa.
- Joaquín Climent kiel Rico.
- Nieve de Medina kiel Ana.
- Enrique Villén kiel Reina.
- Celso Bugallo kiel Amador.
- Aida Folch kiel Natalia "Nata".
- Fernando Tejero kiel Lázaro.
- Laura Domínguez kiel Ángela.
- Antonio Durán "Morris" kiel bankodirektoro.
Komentoj
La filmo inspiriĝis en Vigo,[2] pli precize en la jaroj post la starto de la industria transformado, en kiu kelkaj entreprenoj maldungis centojn da laboristoj. Ĝi enhavas ankaŭ nunacojn de la dramo de la ŝipkonstruejoj Naval Gijón. Laŭ la propraj aŭtoroj, la intrigo baziĝis sur la vivo de la sindikatistoj Cándido González Carnero kaj Juan Manuel Martínez Morala, laboristoj de tiu ŝipkonstruejo kaj sindikatistoj de Corriente Sindical de Izquierda (CSI). La filmo estis filmita en Vigo,[3] kvankam aperas ankaŭ scenoj de la tumultoj okazintaj en Gijón.
La filmo ricevis kvin Goya-premiojn, plus tri pliajn nomumojn, kvin premiojn de la Unio de Aktoroj, plus du pliajn nomumojn, la Oran Konkon de la Donostia Kinfestivalo, ses Medalojn de la Círculo de Escritores Cinematográficos,[4] plus kvar pliajn nomumojn, inter aliaj premioj kaj honoroj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los lunes al sol en la hispana Vikipedio.