Lucien Tesnière
Lucien TESNIÈRE [lisje tenjer] (ĉi-sube TENJERO; naskita en 1893, mortinta en 1954) estis franca lingvosciencisto kaj profesoro en Strasburgo (1924), poste en Montpellier (1937). Li eldonis verkojn pri slavaj lingvoj, sed li estas precipe konata kiel iu el lainiciatintoj de dependogramatikoj. Oni kutime kalkulaslin en strukturismo.
Lucien Tesnière | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1893 en Mont-Saint-Aignan |
Morto | 6-an de decembro 1954 (61-jaraĝa) en Monpeljero |
Lingvoj | latina • angla • germana • kroata • slovena • rusa • ĉeĥa • bretona • malnovnordlanda • itala • latva • hungara • nederlanda • finna • franca |
Loĝloko | Anglio • Florenco • Leipzig • Vieno • Ljubljano • Strasburgo • Monpeljero |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | École nationale des langues orientales vivantes • Universitato de Lepsiko • Universitato de Parizo • Universitato de Parizo |
Familio | |
Edz(in)o | Jeanne Roulier |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • tradukisto • interpretisto • verkisto • gramatikisto • universitata instruisto |
Verkoj | Q55739268 |
Lingvoteorio
Tenjero prezentas la sintaksan konstruon de frazoj enoriginala kaj rilate al sia epoko tre sistema maniero. Liuzas grafikajn arbojn por ilustri siajn analizojn.
Valento
Tenjero konsideras, ke vortoj – iel simile alĥemiaj substancoj – havas valentojn. Valento estasla nombro kaj specoj de necesaj dependaĵoj, kiujn vortoatendas. Ekzemple pluvas estas nul-valenta (ĝi povassolestari), dormas estas unu-valenta (ĝi atendas rolonde subjekto), 'batas' estas du-valenta (ĝi atendas rolojnde subjekto kaj objekto).
(Ellaseblaj komplementoj, ekzemple la lokindiko enpluvas en madrido, ne kalkuliĝas kiel valenteroj.)
Transklasigo
Tenjero uzas kvar bazajn vortklasojn, nome verbon,adverbon, substantivon kaj adjektivon, kiujn li signas periliaj respektivaj esperantaj finaĵoj: i, e, o, a. Aliajnvortspecojn li ne prezentas kiel memstarajn klasojn, sedkiel rimedojn por situacie ŝanĝi la klasojn de laĉefvortoj.
Ekzemple li konsideras, ke rolvorteto povas ŝanĝi laklason de o-vorto al e-vorto: enla kato dormas sur mato, la vorteto sur ŝanĝasla o-klason de mato al e-klaso, tiel ke la tutosur mato funkcias adverbe,alivorte ĝi samvaloras kiel mate aŭ surmate.
Transklasigo okazas ankaŭ sen marko. Ekzemple enpluraj opinias tiel, li konsideras ke plurajtransiĝas de a- klaso al o-klaso sen aŭdebla marko.
Dependigo kaj kunigo
Tenjero rigardas la tradicie proksimajn kunordigajn konjunkciojn(kaj, aŭ...) kaj subordigajn konjunkciojn (kvankam, ke...)kiel radikale malsamajn. Li distingas ilin kiel kunigilojn kajtranklasigilojn.
Kunigo horizontale ligas vortojn sen transklasigo, kajkomunigas ilian rolon en la frazo. Kunigilo povas agidiversnivele, inter vortoj: kato kaj muso aŭ intertutaj subfrazoj: li venis hieraŭ kaj ni trinkis bieron kune.male transklasigilo dependigas tutan frazparton kajtransklasigas ĝin: ke ŝanĝas tutan verban frazon alo-vorto taŭga kiel subjekto, objekto aŭ alia tipa o-rolo:ke li venis hieraŭ estis surprizo al mi.
Postinfluo
Tenjero estas ofte menciata en bibliografioj, sed ne tiomofte oni legas lian verkaron. Sub la samaj aŭ aliaj nomojdependogramatikoj reuzis liajn ideojn pri valento aŭkunigo. Male la ideo de transklasigo ĝis nun ne havissekvojn en la gramatikaj modeloj, kiuj multiĝis ekde la1960aj jaroj.
Verkaro
- Petite grammaire russe, Henri Didier, Paris 1934.
- Cours élémentaire de syntaxe structurale, 1938.
- Cours de syntaxe structurale, 1943.
- Esquisse d'une syntaxe structurale, Klincksieck, Paris 1953.
- Éléments de syntaxe structurale, Klincksieck, Paris 1959. ISBN 2252018615
- Éléments de syntaxe structurale, Klincksieck, Paris 1988. Préface de Jean Fourquet, professeur à la Sorbonne. Deuxième édition revue et corrigée, cinquième tirage. ISBN 2-252-02620-0