Lycium barbarum

La ordinara liciogoji-bero (Lycium barbarum, sinonimo: L. halimifolium[1]) estas planto el la familio de la Solanacoj (Solanaceae) kaj genro licio (Lycium). La planto estas novplanto en Eŭropo kaj oni nomas ĝin, inter alie, ankaŭ ’’’ĉina lupobero aŭ goji-bero. [2]. En Ĉinio ĝi nomiĝas Nínĝià gǒuqǐ ( 宁夏枸杞 ). Ĝi estas uzata en la ĉina kuirarto kaj la tradicia ĉina medicino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ordinara licio, goji-bero

Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo:Solanales
Familio:Solanacoj ‘’Solanaceae
Genro:Licio’’ Lycium
Specio:L. barbarum’’’
'Lycium barbarum'
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
habito de ordinara licio

Priskribo

floro de la ordinara licio

La ordinara licio estas somerverda arbedo, kiu kreskas ĝis kvar metrojn. Ĝiaj maldikaj vergecaj branĉoj havas pikilojn, pendas kaj portas longecajn lancetformaj, glatrandaj, grize verdaj alternaj folioj, kiuj fariĝas 2 ĝis 3 cm larĝaj kaj 3 ĝi 10 cm longaj.[3][4] La arbedo floras de junio ĝis aŭgusto, part ĝis septembro.[2] La floraro konsistas el unu aŭ pluraj duseksaj (hermafroditaj) floro, kiu sidas ĉe 1 ĝi 2 cm longaj tigoj. La florkaliko estas 4 ĝis 5 mm granda, sonorilforma kaj dulaba. La florkorono estas violkolora kaj funelforma. Ĝi havas 5 ĝis 6 mm longaj petaloj, kiuj ĉe la rando preskau ne havas harojn. La kaliko havas longecon de 8 ĝis 10 mm, la stamenoj kaj pistilo antauen staras iomete.[3][4] La polenado okazas per insektoj (abeloj) aŭ memfertiligado. La brile ruĝaj aŭ oranĝkoloraj-flavaj , longecaj ĝis ovoformaj 0,4 ĝis 2 mm larĝaj kaj 5 ĝi 12 mm longaj fruktoj maturiĝas de aŭgusto ĝis oktobro. La frukto entenas 4 ĝi 20 brun-flavaj rondaj semoj, kiuj havas diametron de 2 mm.[3][4][5] La planto estas vintrorezista kaj toleras froston ĝis -25 °C. La planto disvastiĝas pere de siaj rizomoj. En ĝardeno oni povas limigi la disvastiĝon per rozombaraĵo.[6]

la ordinara licio en Florade Thomé el 1885

Deveno kaj historio

Oni ne konas la originan devenregionon.Oni trovas la planton de sudorienta Eŭropo ĝis Ĉinio . Tipa kreskoregiono de la ordinara licio estas Ninĝio en Ĉinio. Verŝajne la planto disvastiĝis de tie tra Azio, Eŭropo, Nordameriko, Nordafriko kaj Aŭstralio/Novzelando. Parencaj specioj estas L. chinense, L. ruthenicum kaj L. turcomanicum en Azio kaj L. pallidum en Mezameriko kaj L. europaeum en la mediteranea regiono ĝis Portugalio.[1]

Sistematiko

Ekzistas du varioj de la ordinara licio

  • L. barbarum var. auranticarpum K.F.Ching: tiu vario nur ekzistas en Ĉiio. La folioj esta mallarĝaj kaj iom pli dikaj. En la oranĝkoloraj aŭ flavaj fruktoj estas nur 4 ĝis 8 semoj.
  • L. barbarum var. barbarum L.: la folioj estas pli larĝaj, maldikaj kaj paperecaj. Estas pli ol 15 semoj po frukto. La fruktoj estas ruĝaj.[4]

Sinonimoj de Lycium barbarum estas Lycium halimifolium Miller kaj Lycium vulgare Dunal.[7]

Utiligado

Kuirejo

maturaj goji-beroj
sekigitaj beroj

La goji-beroj estas uzataj en Ĉinio ĉe kuirado kaj naturkuracado.[8] La fruktojn oni povas manĝi krudaj aŭ kuiritaj. Kelkaj variantoj estas tro acidaj por esti manĝataj krudaj. [6]

Ornamplanto

La goji-bero estas plantata ankaŭ kiel ornamplanto. [9]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj