Mátyás Csányi

CSÁNYI Mátyás [pr. ĉa:nji ma:tja:ŝ] estis hungara komponisto, dirigento naskiĝinta en Szeged la 6-an de decembro 1884 kaj mortinta en Arado la 6-an de marto 1962. Li estis la patro de ĵurnalisto Piroska Csányi.

Mátyás Csányi
Persona informo
Naskiĝo6-an de decembro 1884 (1884-12-06)
en Szeged
Morto6-an de marto 1962 (1962-03-06) (77-jaraĝa)
en Arad
ŜtatanecoHungario
Familio
InfanoPiroska Csányi
Okupo
Okupoverkistoĵurnalistodirigento
vdr

Kariero

Csányi studis en Szeged, Budapeŝto kaj Vieno. Li estis longtempe dirigento ĉe la diversaj teatraj trupoj de Arado, kie li restis depost Traktato de Trianon. En 1937 la rumana ŝtato forigis lin el la jam rumana urbo, tial li translokiĝis al sia naskiĝurbo. Liaj artikoloj aperis en Aradi Közlöny.

Komponaĵoj

  • Péter abbé (duakta opero, al propra teksto laŭ la romano Romo de Emile Zola; oni prezentis ĝin en 1910 en Arado);
  • Énekek éneke (oratorio, 1919);
  • Masa (opereto, prezentita en Arado en 1923, kunulaŭtoro Ferenc Galetta).
  • Szerelem rózsája (revuo-opereto, 1923);
  • Az aranyember (opero, 1934).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon