Malgranda steligita dekduedro

pluredro de Keplero-Poinsot

En geometrio, la malgranda steligita dekduedro estas unu el pluredroj de Keplero-Poinsot. Ĝi estas unu el kvar nekonveksaj regulaj pluredroj. Ĝi estas komponita el 12 stelokvinlateraj edroj, kaj kvin edroj kuniĝas je ĉiu vertico.

Malgranda steligita dekduedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
SpecoRegula pluredro
Vertica figuro(5/2)5
Bildo de verticoBildo de vertico
Simbolo de Wythoff5 | 25/2
Simbolo de Schläfli{5/2,5}
Figuro de Coxeter-Dynkino5o5/2(o)
IndeksojU34 C43 W20
Simbolo de BowersSissid
Verticoj12
Lateroj30
Edroj12
Edroj detale12{5/2}
χ-6
Geometria simetria grupoIh
DualaGranda dekduedro
Bildo de dualaBildo de duala
v • d • r

Ĝi komunigas la saman situon de verticoj kun la konveksa regula dudekedro. Ĝi ankaŭ komunigas la saman situon de lateroj kun la granda dudekedro.

Ĝi estas la unua el tri steligoj de la dekduedro.

Se la stelokvinlateraj edroj estas konsiderita kiel 5 triangulaj edroj, ĝi komunigas la sama surfaca topologio kiel la kvinpiramidigita dekduedro, sed kun pli altaj izocelaj triangulaj edroj.

travidebla modelo de la malgranda steligita dekduedro
La steligaj facetoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj). Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.
  • Coxeter, H. S. M.. (1938) The Fifty-Nine Icosahedra - La 59 dekduedroj. Springer-Verlag, New York, Berlin, Heidelberg. ISBN 0-387-90770-X.

Eksteraj ligiloj