Malmö

13° 00′ 54″ O / 55.59472 °N, 13.01500 °O / 55.59472; 13.01500 (mapo)

Svede Malmö, dane Malmø, latine MalmogiaEllebogium, Esperante Malmo : urbo ĝis 1658 en Danio, ekde tiu jaro en Svedio (la tria laŭ grandeco, kaj la plej granda en ĝia plej suda provinco Skanio). Ĝi havis 267 171 loĝantojn komence de 2004.

Malmö
dane: Malmø, latine: Malmogia
urbo
De maldekstre de supre: Turning Torso, burgo Malmöhus, statuo de Grifo, Kronprinsen kaj Sundoponto.
Blazono
Oficiala nomo: Malmö
ŜtatoSvedio Svedio
DuoninsuloSkandinavia duoninsulo
RegionoGötaland
ProvincoSkåne län
Administraj municipojMunicipo Malmö, Municipo Burlöv
Historia regionoSkanio
MemorindaĵojMalmö burgo, Malmö sinagogo
PontoSundoponto
SituoMalmö
 - koordinatoj55° 35′ 41″ N 13° 00′ 54″ O / 55.59472 °N, 13.01500 °O / 55.59472; 13.01500 (mapo)
Areo155,56 km² (15 556 ha)
 - de aglomeraĵo71,76 km² (7 176 ha)
 - de metropolo2 535,76 km² (253 576 ha)
Loĝantaro290 078 (24.06.2009)
 - de aglomeraĵo258 020
 - de metropolo635 224
Denseco1 864,73 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo3 596 loĝ./km²
 - de metropolo251 loĝ./km²
Statuso de urbo13-a jarcento
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo21X XX
Telefona antaŭkodo040
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Vikimedia Komunejo: Malmö
Retpaĝo: www.malmo.se
Map

Fondita en la 15-a jarcento de reĝo Eriko de Pomerio.Malmö estas nuntempe urbo internacieca. 24% el ĝiaj loĝantoj naskiĝis ekster Svedio. En la urbo estas parolataj ĉirkaŭ 100 lingvoj. Ĝi situas ĉe Sundo, vidalvide de Kopenhago en Danio, kun kiu ĝi nuntempe estas ligita per ponto.

Malmö gastigis la 33-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1948, kaj la 40-an kongreson de SAT en 1967.

La 27-an de aŭgusto 2005 oni inaŭguris la gravan konstruaĵon Turning Torso.

Trafiko

En Malmö ĉefsidejas la flugkompanio Amapola Flyg. Fondita en 2004, ĝi komence disponigis nur frajton transportadon, sed de 2018 ĝi komencis efektivigi pasaĝerflugojn.

Ŝerce

Martin Weichert verkis limerikon uzante la nomon de la urbo:

Parolis turisto en Malmö"Prefere ol kapti la salmö,  aŭ naĝi en fjordo  en malvarma nordomi ludas kun ŝalmö sub palmö!"

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĝemelaj urboj

Inter la partnerurboj estas: