Skandinavia duoninsulo

duoninsulo en norda Eŭropo, sur kiu estas la ŝtatoj Norvegio, Svedio kaj norda Finnlando

Skandinavia duoninsulo estas geografia regiono de norda Eŭropo, konsista el Norvegio, Svedio kaj parto de norda Finnlando. La nomo skandinavia estas devena el Skanio,[1][2][3][4] regiono de la plej suda pinto de la duoninsulo. La Skandinavia duoninsulo estas la plej granda en Eŭropo.

Skandinavia duoninsulo
duoninsulo
Elgå
Deveno de nomo: Skanio
KontinentoEŭropo
ŜtatojFinnlando Finnlando
Norvegio Norvegio
Svedio Svedio
Historia regionoKarelio
MontaroSkandinavia montaro
PartoSameio
Kelkaj urboj
Kelkaj riverojTorne älv, Dalälven
Plej alta punkto
 - situoGaldhøpiggen
 - alteco2 469 m s. m.
Areo800 000,0 km² (80 000 000 ha)
Akvoj
PlantaroPinofitoj
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoBergen en Bryggen
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1979 (#3)
Numero59
RegionoEŭropo
Kriteriojiii
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Scandinavia
Vido al Jotunheimen
Bryggen en Bergen en Norvegio

Geografio

La Skandinavia duoninsulo estas la plej granda en Eŭropo. Ĝi estas proksimume 1,850 km longa kun larĝo varia proksimume inter 370–805 km.

La Skandinaviaj Montoj ĝenerale difinas la limojn inter la du najbarajn landojn. La duoninsulo estas limigita de kelkaj akvaj areoj kiuj estas la jenaj:

La plej alta elstaraĵo estis Glittertinden en Norvegio je 2,470 m super marnivelo, sed ekde kiam la glaĉero je ties pinto parte fandiĝis, la plej alta nuna elstaraĵo estas je 2,469 m ĉe Galdhøpiggen, ankaŭ en Norvegio. Tiuj montoj loĝigas ankaŭ la plej grandan glaĉeron en kontinenta Eŭropo nome Jostedalsbreen.

Ĉirkaŭ unu kvarono de la duoninsulo kuŝas norde de la Arkta Cirklo, kun la plej norda pinto ĉe Kabo Nordkyn.

Vidu ankaŭ

Notoj