Malvarmumo

Malvarmumo estas virusa malsano de sinuso kaj faringo. Simptomoj estas: kataro, tuso, faringodoloro kaj febro. Simptomoj daŭras ĉirkaŭ semajnon.

Tusanta knabo montranta simptomojn de malvarmumo.
Pulmoj kaj cetero de spirsistemo, kio suferas malvarmumon.

Kataro (el la greka kata = "desupre", rho = "mi kuras") estas muka elfluo, kaŭzita de inflamo de la koncerna mukozo. La naza kataro nomiĝas korizo (rinito), la intesta kiel disenterio; vezika kiel blenoreo.

La fojnokataro estas akuta kataro de la nazaj kaj okulaj mukozoj, periode ekaperanta ĉe iuj pacientoj en la tempo de la graminaca florado. Oni nomas ĝin ankaŭ somera astmo aŭ science „perioda spasma korizo”.

La naz-kataremulo ofte tusas.

Epidemiologio

La ordinara malvarmumo estas tipo de alta spirinfekto de virusa deveno tre suferiga, kiu tuŝas plenkreskulojn du- ĝis ses-foje kaj infanojn ses- ĝis dek-foje jare. Kvankam ĝi ne estas grava malsano, la malvarmumo estas responsa pri ĉirkaŭ 40% de la labora foresto kaj de 30% de la lerneja foresto.[1][2][3]

La laboristaro en la sansistemo, inklude en dentokuracado havas riskon, almenaŭ potenciale, je akiro de spira malsano kiel estas la ordinara malvarmumo dum la plenumo de sia profesio.​[4]

La plej sekuraj formoj eviti malvarmumojn estas la malpliigo de kontakto kun personoj infektitaj kaj teni la imunsistemo en plej bonaj kondiĉoj: dormi sufiĉe por eviti lacecon kaj elĉerpigon, reduktante streson, sekvante taŭgan nutromanieron kaj evitante la troan konsumon de alkoholo.

Riskofaktoroj

Resti en fermita loko kun personoj infektitaj aŭ kiuj estis en proksima kontakto kun personoj infektitaj pliigas la riskon eksuferi malvarmumon. La ordinara kataro estas infekto disvastigita per gutoj, kio signifas, ke ĝi disvastiĝas ĉefe tra la inhalado de malgrandaj partikloj kiujn elsendas la infektita persono kiam tiu tusas, sternas, aŭ ekshala.

La malmulta media malsekeco pliigas la proporciojn de virusa disvastigo. Estas teorio laŭ kiu la seka aero okazigas la vaporigo de akvo, kio permesas, ke malgrandaj gutetoj enhavantaj virusojn povas disiĝi al pli granda distanco kaj resti en la aero dum tempoperiodo pli longa.[5]

Kutimoj

Kutimo fumi etendas la daŭron de la malsano proksimume je tri tagoj averaĝe.[6] Dormi malpli ol sep horoj tage estis asocia kun risko trifoje pli granda de disvolvigo de infekto, kiam tiu persono estas eksponita al nazviruso, kompare kun tiuj kiuj dormas pli ol ok horojn nokte.[7]

Malaltaj niveloj de vitamino D en la sangoplasmo estas asociataj kun pli granda risko eksuferi ordinaran malvarmumon.[8] Ankoraŭ ne oni determinis ĉu tiu asocio estas kaŭza aŭ ne.[9]

Higieno

Ofte tuŝi siajn okulojn, nazonbuŝon per la fingroj poluitaj povas transpasigi la viruson. Tiu konduto iome pliigas la probablecon transigi la virusojn el la surfaco de la manoj, lokoj kie la virusoj estas nedamaĝaj, al la supra spira trakto, kie ili povas esti damaĝaj infektante la nazajn histojn.[10] Kelkaj studoj montras, ke la ofta lavado de la manoj kaj la reduktado tuŝi la mukajn membranojn povas siavice redukti la probablecon eksuferi malvarmumon ĉe plenkreskuloj.[11]

Malvarmo

Neĝo en Milano: ĝenerale oni observas pliiĝon de la proporcio de malvarmumoj dum la vintraj monatoj en la tuta mondo.[12]

Kvankam la ordinaraj malvarmumoj estas sezonaj, kun pli da kazoj ol vintre, ne estas sciencaj pruvoj ke mallonga ekspono al malvarrmo pliiĝas la klinon al la infekto, kio povas signifi, ke la variado laŭ sezonoj okazas pro ŝanĝo en la konduto, kiel por ekzemplo, ke oni pasigas pli da tempo en fermitaj lokoj, en tro proksima kontakto kun aliuloj.[13][14][15]

Studo montris, ke la ekspono al la malvarmo faras ke aperas simptomoj de malvarmumo en 10% de la personoj tiel eksponitaj, kaj ke la personoj kiuj spertas tiun efikon informas pli ofte pri la apero de malvarmumoj ĝenerale ol tiuj kiun ne estis eksponitaj al malvarmo.[16]

Rilate al la kaŭzo de la simptomoj, la esploroj en la Centro de la Ordinara Malvarmumo de la Universitato de Cardiff kondukis al studo por "provi la hipotezon ke akra malvarmigo de la piedoj okazigas la komencon de la simptomoj de la ordinara malvarmumo".[13] Tiu studo pruvis, ke la personoj havas pli da simptomoj de malvarmumo post 5 tagoj, probable ĉar la konstrikto de la sangaj vaskuloj de la naztruoj povas konduki al malpliigo de la imuna kapablo en la supra spira trakto.

Aliflanke, oni scias, ke en vintraj epokoj la akcelita ritma movado de la nazaj cilioj malpliiĝas okzae de la malvarmo de la aŭtuno-vintro, kio havigus pli da tempo por ke la [[viruso]j kaj la bakterioj pasigu tra la muko kaju sukcesu infekti korpajn ĉelojn.

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

  • Gwaltney J. M. Jr. The common cold. En: Mandell G., Douglas R., Bennett J., eldonistoj. Principles and practice of infectious disease. Nueva York: Churchill Livingstone. 1990, pp. 489-493.
  • Koster F. Respiratory infections. En: Barker L. R., Burton J. R., Zieve P. D., eldonistoj. Principles of ambulatory medicine. Baltimore, Maryland: Williams & Wilkins; 1987; pp. 347-355.
  • Dasaraju, Purushothama V.; Liu, Chien (1996). «Chapter 93 Infections of the Respiratory System» [Ĉapitro 93 Infektoj de la Spirsistemo]. En Baron, S., eld. Medical Microbiology [Medicina mikrobiologio] (en angla) (4a eldono). Galveston, Texas: University of Texas Medical Branch at Galveston. PMID 21413304. Konsultita la 26an de junio 2017.