Tuso

eksploda forpuŝo de aero el la buŝo per gorĝa reflekso

Tuso (de latina: tussis) estas spasma kaj ofte ripeta kontrahiĝo de latoraka kavo, kiu estigas fortan elĵeton de la aero el la pulmojakompanatan de karakteriza sono. La tiel elĵetita aero povas atingi rapidonde 480 km/h.

Tusanta knabo

La ĉefa celo de tuso estas senbalastigi la spirajn tubojn (traĥeo, laringo, faringo) de kumulado de mukaĵoj. Tuso povas esti estigata de la eniro de manĝajo en la trakeon pro misfunkciado de la epigloto. Ofta aŭ kronika tuso estas simptomode malsano.

Meĥanismo

Tuso povas esti vola aŭ refleksa.

Tuso ekigas per blokado de la spirado per glota fermo, kaj kontraho de la spiraj muskoloj, kuntrenante aerpremon en la pulmojn. Abrupta malfermo de la gloto permesas la aeron elspruĉi, forpelante la materiojn kiuj ŝtopis la spirtubon.

Gutetoj da salivo, kuntrenataj de la tuso, povas esti faktoro de kontaĝeco,pro tio estas konsilata tusi kontraŭ sia brako, kaj ne en siaj manoj.