Kiŝinevo

la ĉefurbo de Moldavio
(Alidirektita el Chişinău)
28° 51′ 00″ O / 47.01389 °N, 28.85000 °O / 47.01389; 28.85000 (mapo)

Kiŝinevo (rumane Chișinău, [Kiŝinəŭ], ruse Кишинёв, Kiŝinjov, ukraine Кишинів, Kiŝinijv, jide קעשענעוו) estas la ĉefurbo de Moldavio.

Kiŝinevo
rumane Chișinău, ukraine Кишинів, ruse Кишинёв
Urbo
Oficiala nomo: Chișinău
LandoMoldavio Moldavio
Historia regionoMoldavujo
RiveroBîc
SituoKiŝinevo
 - alteco85 m s. m.
 - koordinatoj47° 00′ 50″ N 28° 51′ 00″ O / 47.01389 °N, 28.85000 °O / 47.01389; 28.85000 (mapo)
Areo120,0 km² (12 000 ha)
Loĝantaro592 900 (2007)
Denseco4 940,83 loĝ./km²
Fondo1436
UrbestroIon Ceban

(ekde novembro 2019)

HorzonoOET (UTC+2)
 - somera tempoOEST (UTC+3)
PoŝtkodoMD-20xx
Telefona antaŭkodo+373 22
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Moldavio
Situo enkadre de Moldavio
Situo enkadre de Moldavio
Vikimedia Komunejo: Chişinău
Retpaĝo: www.chisinau.md
Map
Pordego de Kiŝinevo

La urbo etendiĝas sur areo de 161.2 km² kun ĉirkaŭ 665.500 loĝantoj (ĉ. 17% de la tuta loĝantaro de Moldavio, stato 2000). La urbo estas dividita en 5 distriktojn: Centru, Botanica, Buiucani, Rîșcani, Ciocana.En Kiŝinevo troviĝas unu universitato, 6 aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.

Historio

Kiŝinevo estis fondita en 1466 en la Princlando Moldavio, sed post iom da tempo ĝi venis sub la regon de la Osmana Imperio. La urbon konkeris en 1812 Rusio.

La Pogromo de Kiŝinevo (jide קישינעווער שחיטה, Kiŝinever ŝeĥita, signifanta buĉado) aŭ ישנעווער פאגראם) estis kontraŭjuda pogromo kiuj okazis en 1903 kaj en pli malgranda kvanto en 1905 en Kiŝinevo. Dekoj de judoj estis mortigitaj en la pogromo, dekoj pliaj estis grave vunditaj, pli ol 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj multaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj.

Inter 1918 kaj 1940 la urbo apartenis al Rumanio. Post la dua mondmilito ĝi apartenis al Sovetunio kiel ĉefurbo de Moldavia Sovetrespubliko (19451991). Ekde 1991 la urbo estas la ĉefurbo de la sendependa Moldavio.

Geografio

Kiŝinevo kuŝas en la centro de Moldavio, en la produktema regiono (vino- kaj fruktokultivado) ĉe la rivero Bâc.

Demografio

Etna strukturo

Etna strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[1]:

EtnoKvanto de homoj%
Gagauzoj27130.80%
Moldavoj254.01574.91%
Rusoj37.42311.03%
Ukrainoj23.3346.88%
Bulgaroj42791.26%
Ciganoj1020.03%
Aliaj etnoj51381.51%
Nekonate12.0753.56%
Sume339.079100%

Lingva strukturo

Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[2]:

LingvoKvanto de hejmparolantoj%
Gagauza1320.03%
Rumana220.21564.94%
Rusa100.81629.79%
Ukraina8600.25%
Bulgara2720.08%
Cigana410.01%
Aliaj lingvoj22590.66%
Plurlingvuloj14.4844.27%
Sume339.079100%

Ekonomio kaj trafiko

Kiŝinevo posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Sude de Kiŝinevo troviĝas la Kiŝineva Internacia Flughaveno, krom tio la urbo kuŝas ĉe la ĉefa fervojlinio Ateno / IstanbuloMoskvo.Apud la granda ripozumareo de Muelejvalparko okazas ĉiujare ĉ. 20 foiroj sub la ŝirmo de MoldExp.

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj estas

Personoj rilataj al la urbo

Vidindaĵoj

Servoj

Referencoj